Presita el Usona Esperantisto № 2018:1 (jan-feb)

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-02

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Saluton! Mi tre okupiĝas pri la laboro de la nova jaro. Mi kunlaboras kun multaj tre bonkoraj homoj por fari ĉion necesan por starigi Esperantan kurson ĉe mia lernejo, kie mi estas instruisto, por la lerneja jaro 2019-2020. Ĝi tute ne estas certa, sed la nova lernejestro nun scias pri tiu volo kaj komprenis la helpon, kiun tia kurso donus al niaj studantoj. Cetere, mi plue laboras pri nova lernolibro kun helpo de aliaj, kiuj konsilas kaj helpas min pri tiu laboro.

Krom tio, mi forte laboras kun la aliaj estraranoj por plibonigi nian organizaĵon por vi. Ni ĵus finis kampanjon por reklami Esperanto-USA per Google kaj nun rigardas la statistikojn pri la kampanjo. Plue, via estraro diskutas nun pri kiel pli bone pretigi la organizaĵon por la rapide venanta estonteco de Esperanto, por ke ni povos pli bone subteni vin kaj Esperantujon. Ni nun laboradas tage per la komunikilo Slack kaj ĉiu-monate per retaj kunvenoj. Se vi havas ideon aŭ sugeston, kiun vi volus, ke ni diskutu, bonvolu diri al ni per retpoŝto aŭ per FacebookTwitter. Vi rajtas ankaŭ uzi nian forumon ĉe Reddit kaj reklami vian lokan grupon aŭ diskuti venontajn okazaĵojn tie. Rigardu tiun lokon por informon pri niaj venontaj okazaĵoj “Demandu al mi ion ajn”.