Presita el Usona Esperantisto № 2018:1 (jan-feb)

George Baker

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-02

En tiu ĉi rubriko ni intervjuas aŭ alimaniere prezentas niajn membrojn por reliefigi ties aktivecon kaj sukcesojn en Esperantujo.

[figure]
Du el la filmoj tradukitaj en Esperanton: Domo de fantomoj kaj Atako de la lunaj zombioj.

La eterna deziro de multaj esperantistoj estas pli da amuziloj Esperantaj: pli da libroj, pli da muziko, pli da ludoj, pli da filmoj. Pri tiu lasta afero laboras Georgo Baker, kiu kunordigas tradukojn de la filmoj de Christopher Mihm. Ne kontenta pri la malmultaj Esperanto-lingvaj filmoj, kiuj ekzistis, Georgo kaj kelkaj aliaj komencis kunlabori kun la sendependa filmisto, por solvi la problemon.

Georgo diras, “Mihm kreas ĉiun jaron unu aŭ du filmojn de retrostila ĝenro, kvazaŭ faritajn en la 1950-a jardeko. Li estas profesie son-inĝeniero, kaj liaj kolegoj estas simile profesiuloj en la diversaj fakoj de film-produktado. Oni volontulas sian tempon al ĉiu filmo. Mihm verkas la scenaron. La filmoj estas bonkvalitaj, kaj malmultkostaj. La teknikaĵoj estas ĉarme krudaj, kiel en malnovaj filmoj. La filmoj estas kreitaj en domoj, keloj, kaj parkoj en la regiono de Mineapolo, kaj oni aktoras en la angla.”

[figure]
George Baker

Post verkado de la scenaroj, Mihm sendas ilin al niaj karaj esperantistoj, kiuj tradukas kaj voĉaktoras la scenaron, kaj resendas al Mihm, kiu redaktas por uzo kiel apartan, Esperantan sontrakon. Iliaj kunlaborantoj estas multaj, kaj el diversaj lokoj. Kelkaj el ili laboras kune por traduki, kontroli la tradukon, kaj redakti. Ili voĉregistras ĉiun frazon kelkfoje, por ke Mihm povu elekti la plej ĝustan por la sceno. Dekoj da volontuloj helpas ĉiujare pri la esperantigo de tiuj filmoj, aŭ per traduko, aŭ per redakto, aŭ per voĉaktorado, ktp.

Pro la forta laboro de Georgo kaj liaj kunlaborantoj, la nombro de tut-longaj Esperanto-lingvaj filmoj pli ol duobliĝis dum malpli ol dek jaroj, kaj ili ankoraŭ laboras kaj tradukas kaj donas al ni multajn horojn da amuziĝo. Dankon al Georgo pro lia kunordigo de tiu laboro, kaj dankon al la multaj homoj, kiuj laboras kun li por efektivigi la tradukitajn filmojn.