Presita el Usona Esperantisto № 2018:1 (jan-feb)

Lokaj grupoj ricevas helpon

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-01

Pro la granda graveco de lokaj grupoj, ni starigis novan postenon en ĉiu regiono, la regionan helpanton. Tio estas nova entrepreno, nova iniciato. Ĝi ne vere estas kampanjo, ĉar kampanjoj ofte havas komencon kaj finon. Nia nova posteno en ĉiu regiono estos daŭra helpo.

Multaj lokaj grupoj alfrontas defiojn, kaj ni rajtas ne “reinventi la radon” en ĉiu loka grupo. Ni fortigas nian komunikan infrastrukturon por ebligi komunikadon inter lokaj grupoj, inter grupoj kaj ties helpantoj, kaj inter grupoj kaj Esperanto-USA.

Vidu en nia retpaĝaro la paĝon de via propra regiono, kie vi trovos kontaktinformon por la koncernaj helpantoj.

Kian helpon?

Kiel regiona helpanto povas helpi vin? Kian helpon vi bezonas? Kio estas la ĉefaj defioj de via loka grupo? La gvidantoj de Esperanto-USA ne povas decidi tion por vi, ĉar ĉiu grupo estas unika. Plie, ĉiu grupo havas siajn proprajn celojn. Vi kun aliaj membroj de via grupo decidu, kio estas viaj defioj, bezonoj, celoj, kaj agadoj.

Viajn ĉefajn demandojn aŭ defiojn

Plej ofte, la plej grava tasko por plibonigi lokan grupon estas eltrovi la ĉefan demandon de la membroj. Trovi la demandon povas esti pli grava ol akiri ties respondon. Sed kio? Elektu el nia grupo viajn demandojn, aŭ verku vian propran.

  1. Ĉu via grupo diskutas viajn komunajn celojn aŭ projektojn?

  2. Ĉu via kontakta informo ĝustas en nia retpaĝo?

  3. Ĉu vi havas kontaktinformojn de Esperanto-lernantoj en Duolingo, Lernu! aŭ aliaj kursoj?

  4. Ĉu vi publike anoncas lokajn kunvenojn? (Kiel? Ĉu interrete? Ĉu ĵurnale?)

  5. Kiujn raportistojn de via loka ĵurnalo aŭ televidstacio emas raporti pri temoj rilate al lingvoj aŭ homaj rajtoj? Ĉu vi sendas anoncojn aŭ artikoletojn al ili? Ĉu vi jam havas kontakton kun loka ĵurnalisto?

  6. Ĉu via biblioteko aŭ komunuma centro provizas kunvenejon aŭ renkontiĝejon por grupoj kiuj servas al la publiko?

  7. Ĉu iuj membroj de via loka grupo havas familiajn membrojn en publikaj lernejoj? Se jes, ĉu estas ebleco komenci Esperanto-klubon en la lernejo?

  8. Ĉu vi kontaktis iujn lingvajn instruistojn? Kial? Kial ne?

  9. Ĉu ekzistas iuj membroj de via loka grupo, kiuj ankaŭ estas membroj de aliaj interesaj grupoj? (Kiwanis, Lions Club, Masons, Skoltoj, religiaj organizaĵoj, Mensa, ŝakludo, amatora radio, ktp.) Se jes, ĉu ili serĉas temojn por programo? Kaj ĉu iliaj bultenoj akceptas artikolojn aŭ anoncojn pri diverseco aŭ interkulturaj programoj?

  10. Ĉu ekzistas internaciaj foiroj, ekspozicioj aŭ interkulturaj tagoj en la komunumo aŭ la lernejoj?

  11. Ĉu via klubo havas ajnajn disdonaĵojn aŭ propagandajn materialojn? Ĉu broŝurojn, afiŝojn, aŭ komercajn kartojn?

  12. Ĉu ekzistas ebleco prezenti al la publiko en via biblioteko aŭ komunuma centro?

  13. Ĉu via klubo havas regulajn programojn?

  14. Kion via klubo faras por komencantoj kaj novaj membroj?

  15. Kion faras la membroj de via loka grupo por interesi homojn pri Esperanto? Rimarku, ke personaj rakontoj estas la plej efikaj, perante emocion al aliaj.

  16. Ĉu membroj de via grupo volas regulajn kursojn? Kiel povas la klubo helpi membrojn progresi en siaj lingvaj kapabloj?

  17. Ĉu vi demandis en viaj lokaj librejoj kaj bibliotekoj, ĉu ili havas Esperantajn librojn? Helpas demandi, eĉ se ekzistas aliro al reta katalogo.

  18. Kio estas viaj ideoj por helpi aliajn lokajn grupojn?

  19. Ĉu vi uzas la apon Amikumu aŭ alian ilon por trovi lokajn studantojn, kiuj ne konas vian klubon?

  20. Kiajn ilojn la membroj de via loka grupo uzas por interkomunikiĝi?

Via loka grupo nepre diskutu ĉi tiajn temojn, malkovru viajn celojn, kaj kreu planojn. Kompreneble, komunikiĝu kun viaj regionaj helpantoj! Ili volas helpi vin. Kiam mi verkas ĉi tiun artikolon en la mezo de Februaro, ni jam havas volontulojn por naŭ el la dek regionoj. Eble ni havos helpon por ĉiu regiono kiam vi legas ĉi tion.

Ek kaj antaŭen!