Presita el Usona Esperantisto № 2018:1 (jan-feb)

Rabatitaj varoj en la retbutiko

Lasta ĝisdatigo: 2018-02-10
[figure]
  • DIALOGO INTER SURDULOJ
    Jean Codjo.
    Rakonto pri afrikano, kiu “scipovas la lingvon de la blanka homo”. 2007. 52 pĝ. Mola bindaĵo. Belgujo. Kataloga №: DIA006 $6.00. Ligilo

  • ELEKTITAJ POEMOJ KAJ AFORISMOJ
    Christian Morgenstern; Willy Nüesch (trad.)
    Poemoj kaj aforismoj de tre populara germana aŭtoro. 2006. 205 pĝ. Mola bindaĵo. Svislando. Kataloga №: ELE007. $18.00. Ligilo

  • FAKAJ STUDOJ DE ESPERANTO
    Zdenĕk Pluhař (red.)
    Pli ol dudek eseoj dividitaj en tri partojn: Elektronikaj rimedoj, Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto, Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko. Resumoj en la angla, germana, kaj ĉeĥa lingvoj. 2003. 146 pĝ. Mola bindaĵo. Ĉeĥujo. Kataloga №: FAK003. $14.10. Ligilo

  • ILUSTRITA ENCIKLOPEDIO DE HEJMAJ MAMULOJ
    Kompilis Nikolao Gudskov.
    Priskribas ĉ. 50 speciojn de mamuloj el diversaj ordoj kaj familioj, kiuj pli-malpli ofte renkonteblas en hejmoj kiel dorlotbestoj (kaj ankaŭ ĉ. 50 rasojn de hundoj kaj pli ol 20 rasojn de katoj), iliajn karakterizaĵojn, konduton kaj kondiĉojn de hejma tenado.

    Temas ankaŭ pri malsanoj de la bestoj, zoohigieno, bredado ks. Priskribon de la bestoj akompanas nigrablankaj ilustraĵoj. Esperantaj nomoj de la bestoj estas provizitaj de la angla, germana, franca, rusa, kaj scienca (latina) tradukoj; en la fino estas indeksoj en tiuj lingvoj kaj tabelo kun certaj biologiaj karakterizaĵoj de la priskribitaj bestoj. 2008. 240 pĝ. Mola bindaĵo. Ruslando. Kataloga №: ILU005. $20.00. Ligilo

  • GRANDA MEAULNES, LA
    Alain Fournier; tradukis Roger Bernard.
    Romano pri “la verda paradizo de amoj knabnaivaj”; unu el la plej famaj francaj romanoj. 1976. 222 pĝ. Mola bindaĵo. Hispanujo. Kataloga №: GRA004. $8.00. Ligilo

Mendu de Esperanto-USA, PO Box 1129, El Cerrito CA 94530, aŭ rete.