Presita el Usona Esperantisto № 2017:6

Ido

Lasta ĝisdatigo: 2017-12-31
[figure]

La jenan butikon fotis membro Steve Eichblatt dum lastatempa vizito al Ĉinujo. Ĉu temas pri sekreta nesto de la fiaj Idistoj, finfine malkovrita?! Nu, eble ne.

Steve proponas alian teorion: “La butiko vendas aferojn por la edziniĝo, nature la rezulto estas ido.”