Presita el Usona Esperantisto № 2017:6

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2017-12-31

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Tiuj ĉi estis du tre okupitaj monatoj! Ni pluigis nian voĉon en sociaj komunikiloj. Ni komencis nian unuan kampanjon por allogi novajn membrojn. Ni lernis kaj studis plu pri niaj fondusoj. Ni komencis reklami per Guglo al la multaj novaj esperantistoj, kiuj jam ne konas nin. Ni plu serĉas regionajn helpantojn, kiuj helpus al la lokaj grupoj en siaj regionoj. (Se vi interesiĝas jen pli da informo).

Mi mem kreis kelkajn bildojn, kiujn vi eble vidis en Facebook aŭ Twitter. Ni uzis viajn rakontojn pri via tempo en Esperanto-USA por montri al novaj esperantistoj tion, kion Esperanto-USA povas fari por ili. Cetere, mi esploris pri niaj fondusoj, por ke ni komprenu pli bone, kion ni havas kaj kiel ni povas helpi vin kaj viajn projektojn. Mi ankaŭ helpis la estraron esplori pri kiel komunikiĝi pli efike kun la lernantoj de Duolingo.

Mia celo por ĉi tiuj monatoj estis esplori pli profunde niajn helpilojn por vi kaj komunikiĝi pli efike kun la membraro kaj la kreskadanta esperantistaro en Usono.