Presita el Usona Esperantisto № 2017:6

Venu al la Landa Kongreso en Seatlo!

Lasta ĝisdatigo: 2017-12-31
[figure]

La ĉi-jara Landa Kongreso de Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio okazos ĉe la Universitato Seattle Pacific en Seatlo, Vaŝingtonio de la 13-a de Julio, vendredvespere, ĝis la 16-a, lundtagmeze.

Ni planas ekscitan kongreson plenplenan de muziko, ekskursoj, aktivaĵoj, interesaj prelegoj, kaj specialaj eksterlandaj gastoj (baldaŭ anoncotaj – kontrolu la LK-retejon por la plej freŝaj informoj!)

Krome, ni planas tendumadon en proksima parko ekde la 16-a de Julio ĝis la posta dimanĉo (la 22-a), do estos pli ol semajno de esperantaĵoj en Vaŝingtonio. Nepre ne maltrafu ĝin!

Registrado nun eblas interrete. Se vi volas ludi muzikon, prezenti alian kreaĵon, prelegi, aŭ estri alispecan programeron dum la Kongreso, bonvolu kontakti nin ĉe lk2018@esperanto-usa.org. Ni aparte interesiĝas pri programeroj kiuj inkluzivas komencantojn aŭ fizikan aktivecon. Ni planas ankaŭ sesion de dek-minutaj prelegoj en Esperanto; kontaktu nin se vi ŝatus partopreni.

Veni al tia kongreso estas bonega maniero uzi la lingvon kaj partopreni en la kulturo kaj komunumo de la lingvo. Tial ni elektis la kongrestemon Konstruado kaj ĝuado de esperanta komunumo. Ni esperas ke vi faros precize tion en Seatlo ĉi-somere!

— La Loka Kongresa Komitato (Ben Speakmon, Jordon Kalilich, Nikvo Woods, Janjo Pacejo, Chuck Mays, Filipo Dorcas)