Presita el Usona Esperantisto № 2017:6

Helpu organizi E-grupon por malliberuloj

Lasta ĝisdatigo: 2017-12-31

Membro Mark Hamme estas en malliberejo en Tucson, kie li instruas Esperanton al kelkaj aliaj malliberuloj. Li petas helpon pri starigo de bulteno por aliaj esperantistoj en malliberejoj. Li skribas:

Ĉu iu de E-USA volus helpi nin aranĝi malliberulan grupon? Oni ne permesas, ke ni komunikiĝu inter ni mem. Sed eble iu povos helpi pri aranĝo kaj sendado de novaĵletero aŭ io.

Mark Hamme 33391-379
US Penitentiary Tucson
PO Box 24550
Tucson, AZ 85734