Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

La rostfesta murdo

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-30
[figure]

En № 2017:4 aperis krimenigmo La rostfesta murdo. Ĉi-foje Profesoro Ŝibolet akceptis inviton al la domo de siaj amikoj Janjo kaj Georgo Gastem.

Ŝibolet alvenis trajne, do Janjo ŝoforis lin de la stacidomo. Alveninte hejmen, ili trovis la kadavron de kompatinda Georgo; iu murdis lin per tranĉilo. Sed kiu?

Janjo kriis kiam ŝi ekvidis Georgon, supozeble pro surprizo. Sed Petro Ŝtono, najbaro kiu subite alkuris ĉe la sono de la krio, trovis ŝian orelringon en la fajrejo, kie Georgo antaŭe rostis manĝaĵon …

Kiel kutime, Ŝibolet rapide solvis la enigmon – same kiel du el niaj legantoj!

Rafa Nogueras skribis:

Mi pensas ke la murdisto estas Petro Ŝtono. Kial? Ĉar, kvankam li supozeble ĵus alvenis al la korto, li ial jam sciis, ke la fajrejo estas malvarma.

Sed kiel li sciis tion? Ellen Eddy klarigis:

Petro Ŝtono sciis ke la karboj estas malvarmaj ĉar li mem metis la orelringon sub la karbojn post kiam li mortigis Georgon. Li ne timis enĵeti sian manon en la karbojn. Se mi vidus viandon super forbrulintaj karboj, mi ne supozus ke la karboj ankoraŭ ne estas varmegaj.

Aha! Denove Rafa:

Normala homo, ĵus alveninta, estus supozinta, ke la karboj povus ankoraŭ esti varmaj, kaj verŝajne estus uzinta la forkon sur la plado, ekzemple, por eltiri la orelringon. Ŝajne li mem metis ĝin en la fajrejon post la murdo por kulpigi la edzinon.

Ĝuste.

Kaj same kiel en antaŭaj enigmoj, Ellen rimarkis ankaŭ aliajn strangaĵojn – ne decidigajn, sed almenaŭ suspektindajn:

Ĉu oni povas aŭdi krion je 100 metroj distance tra arbaro? Kaj ĉu oni ja havas jaĥton en lageto?

Pro ilia lerta rezonado, Ellen kaj Rafa ricevas po unu premion: $5-rabaton de la retbutiko de E-USA. Gratulon al ili!