Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Nikvo Woods, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-30

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Lastatempe mia esperanta laboro ĉefe temis pri la venontjara Landa Kongreso, kiu okazos inter la 13-a kaj la 16-a de Julio en Seatlo, Vaŝingtonio. La Loka Kongresa Komitato multe okupiĝis lastatempe pri la kerna laboro por krei kiel eble plej amuzan, interesan, kaj fruktodonan kongreson. Ni diligente serĉas kaj kontrolas kongresejojn (danke al Ben Speakmon), prilaboras retpaĝon (danke al Jordon Kalilich), kaj ekparolas al muzikistoj kaj aliaj konataj esperantistoj por spicigi la sperton. Chuck Mays de Raleigh kaj Janjo Pacejo de Bostono ankaŭ partoprenas, ĉeestante niajn ĉiusemajnajn kunvenojn kaj kontribuante siajn spertojn kaj ideojn.

Ni ĝojas anonci ke la Kanada Esperanto-Asocio akceptis nian inviton kunkongresi en Seatlo venontjare! Tio signifas ke la kongreso de KEA okazos samloke kaj samtempe kiel tiu de E-USA, do vere estos internacia okazaĵo.

Ni planas ankaŭ okazigi tendumadan okazaĵon post la kongreso, do estos tuta semajno de Esperantaj mojosaĵoj en Vaŝingtonio! Se vi volas esti parto de la teamo kiu okazigos tiun postkongresaĵojn, nepre kontaktu nin.

Ni strebas krei tre viglan kaj diversan programon por la kongreso. Se vi havas proponon por programero (aŭ ian ajn ideon pri la kongreso), ne hezitu kontakti nin ĉe seatlo2018@esperanto-usa.org. Ni esperas ke vi venos kaj festos Esperanton kun ni!