Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-30

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Tre okupitaj monatoj! Pro la komenco de la lerneja jaro, mi povis ĝis nun verki nur tri ĉapitrojn de mia nova Esperanto-lernolibro. Tamen la bonkora Myrtis Smith helpegas en tiu laboro. Ŝi legas tion, kion mi skribis, kaj helpas min vidi ĝin de vidpunkto de lernanto, por plibonigi ĝin. Ŝi eĉ donas sian tempon por helpi legontojn, por ke ili povu aŭdi la ĝustan prononcon de pli da vortoj. Mi esperas verki plu dum la venontaj monatoj, se miaj devoj ĉe la lernejo (kie mi estas instruisto) kalmiĝos.

Plue, mi havas novaĵon el la mondo de Esperanto-instruado. Je la sesa de Oktobro mi vizitis Aŭstinon, la ĉefurbon de Teksaso, kun tri bonkoregaj homoj, kiuj kuniris por subteni min. Tie, mi parolis al la Teksasa Estraro de Edukista Rajtigado pri Esperanto. Mi havis iom malpli da tempo ol tiom, kiom mi esperis, sed mi parolis pri la graveco de instruado de fremdaj lingvoj, la malfacileco de naturaj lingvoj, kaj manieroj per kiuj Esperanto povus helpi niajn studantojn. Mi finis per peto, ke ili komencu procedon por krei aŭ akcepti ekzamenon, kiu rajtigus iun instrui Esperanton en niaj publikaj lernejoj. Ĉiu estrarano foriris kun kopio de la tuta teksto de mia parolado, kaj ili rekunvenos en Decembro por diskuti ĝin plu.

Ni eĉ povus venki per du manieroj, ĉar, ĉe tiu kunveno, mi rimarkis frazon en la reguloj: laŭ ĝi, jam ekzistas reguloj, per kiuj lernejaro povus permesi al oni instrui maloftan lingvon por kiu ne jam ekzistas rajtiga ekzameno.

Do, mi nun havas planon por la venontaj monatoj: mi verku plu por la lernolibro, legu plu por malkovri la regulojn pri instruado de maloftaj lingvoj sen rajtiga ekzameno, parolu al mia lernejestro pri Esperanto kaj la ebleco instrui ĝin ĉe nia lernejo, kaj esperu pri la venontaj decidoj de la Teksasa Estraro de Edukista Rajtigado.