Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Korespondi deziras

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-25
[figure]

Mi nomiĝas Ivan kaj mi ŝatus korespondi kun alilandaj esperantistoj. Mi estas 43-jaraĝa, italo, laboras en kultura instituto kaj studas historion, filozofion kaj lingvojn antikvajn kaj modernajn, inklude la planlingvojn.

Ivan Orsini ivarpas@yahoo.it


Mi estas Eddy Machado Hernández, Delegito de la grupo de Kuba Esperanto-Asocio en la provinco Villa Clara en la centra regiono el Kubo. Ankaŭ instruanto de Esperanto.

Mi deziras vian kunlaboron por trovi por miaj gesamideanoj interkorespondantojn por amikeco, akiri alilandan kulturon kaj ankaŭ praktiki la lingvon.

Eddy Machado Hernández, Apartado Postal 21, Colón № 10, 50100, Santa Clara, Villa Clara, Kubo. emh469@gmail.com


Mi estas Joel Muhire, Esperanto-instruisto kaj muzikisto el Demokratia Respubliko Kongo. Mi ege ŝatas korespondi kun usonanoj rete kaj poŝte. Ĉio pri mi troveblas en mia blogo.

Joel Muhire, Po Box 08 Ug, Bunagana-Kisoro, Ugando. joelmuhire0@gmail.com