Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Subten-eblo por partopreni en UK

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-28
[figure]

Danke al malavaraj donacintoj, UEA povas pagi aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Lisbono, en kelkaj kazoj ankaŭ manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem pagi la aliĝkotizon, rajtas kandidatiĝi.

Kondiĉoj:

  • Oni estu individua membro de UEA/TEJO en 2017.

  • Oni estu preta ricevi kaj realigi taskojn, kongresrilatajn, antaŭ, dum kaj post la UK.

  • Oni plenigu formularon ĝis la 30-a de Novembro.

En Seulo, subtenatoj ĉefe helpis pri fotado, filmado kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. Ricevu subtenon kaj helpu la sukcesan okazigon de la plej granda Esperanta-renkontiĝo, kandidatiĝu nun!