Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Alvoko al artistoj por la 103-a UK

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-30
[figure]

La organizantoj de la 103-a Universala Kongreso en Lisbono alvokas artistojn por prezenti siajn verkojn. Kandidatiĝoj estu senditaj rete al artkandidatoj@co.uea.org, aŭ letere al la CO de UEA ĝis la 30-a de Novembro.

La decidantoj aparte bonvenigas proponojn kiuj rilatas al la Jaro de la Esperanta Kulturo kaj favoros programerojn, kiuj montras niajn tutmondecon kaj diversecon.

Kandidatiĝoj enhavu la jenan informon: kontaktinformo (laŭeble telefonnumero, retadreso, artista kaj oficiala nomoj), speco de artaĵo (koncerto, teatro, danco ktp); daŭro; bezonataj teknikaĵoj; mallonga teksto kun informoj pri la artisto(j)/trupo kaj resumo de la prezento (inkluzive de eventualaj specifaj petoj – teknikaj aŭ alispecaj — rilataj al la prezentaĵo); specimeno de la prezento (mp3, DVD, ligilo al retejo ktp); eventuala financa subteno bezonata (honorario kaj elspezrepago).