Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Forpasis Allan C. Boschen

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-29
[figure]

Nia kara amiko kaj pacbatalanto Allan Boschen naskiĝis la 10-an de Septembro, 1924, kaj forpasis en sia hejmo en Masaĉuseco la 7-an de Septembro, 2017.

Dum la dua mondmilito li servis kiel elektristo kaj estro en usona armea bazo en Hindujo. Post lia bakalaŭra studo de elektra inĝenierarto ĉe Newark College of Engineering en 1953, li laboris kiel inĝeniero en Tajvano en la 1950-aj jaroj. En 1961 li laboris por la firmao General Electric en Pittsfield, Masaĉuseco, kaj poste en programado por la usona mararmeo.

Li magistriĝis pri edukado ĉe North Adams State College en 1972, kaj tiam komencis instrui en mez-lernejo Hoosac Valley High School. En 1979 li reiris al General Electric kie li laboris ĝis emeritiĝo.

Allan havis verdan koron por la tuta mondo kaj estis forta batalanto por monda paco. Ni bone konis lin kiel aktivulon por Esperanto kaj internacia amikeco. Li vojaĝis multe al Esperantaj kongresoj kaj kunvenoj en multaj landoj.

Inter liaj verkoj troviĝas Introducing Reading at Two, Education Reform in the Substance of Learning, How I Got Involved in Esperanto, kaj Esperanto, To Aid Education Reform.

Lia deziro estis ke ni memorige donacu monon al Esperanto-USA.

Jen kelkaj ligiloj: