Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Pri mia unua NASK

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30
[figure]
Alena Adler, Nikvo Woods, Amanda Higley Schmidt, Tomaso Alexander, kaj Ken Hynson prezentas Eble jes, eble ne. Foto danke al Brajeno Harmon.

En Julio mi partoprenis la unuan fojon en la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) en Norda Karolino. Efektive, ĝi estis mia unua vizito al Esperantujo. Mi ĉeestis multajn malgrandajn kunvenojn en Novjorko dum la lastaj ok monatoj, ekde kiam mi eklernis Esperanton. Sed por mi, NASK estis la unua fojo, kiam mi babiladis kun multaj esperantistoj dum longa tempo.

Mi iris al NASK ĉar mi volas povi paroli pli flue. Sed ĵus antaŭ la komenco, mi dubis mian decidon. Mi demandis al mi, ĉu la sperto valoros la penon. Mi timetis la ideon pasigi tagojn kun nekonatoj. Eble ili estos strangaj, mi pensis. Eble mi devus resti hejmen. Sed finfine mi iris.

Mi havis tri celojn, irante al NASK. Unue, mi volis lerni paroli pli flue. Mi jam kapablis legi pli-malpli bone, kaj eĉ kompreni Esperanton parolatan, sed flue paroli (aŭ skribi) estis malfacile. Due, mi volis renkonti homojn, kiuj ne parolas la anglan – do, Esperanto estu nia sola komuna lingvo. Trie, mi serĉis homojn, kiuj ŝatus korespondi kun mi en Esperanto per Interreto.

[figure]
(Pacaj) batalantoj Hanso Becklin, Dominiko LaFlamme, kaj Makis Diris baraktas por konkeri la mondon. Foto danke al Ben Speakmon.

Mi sukcesis en ĉiuj miaj celoj, kaj en ankoraŭ pli da aferoj neatenditaj. Tuj kiam mi alvenis, miaj duboj tute malaperis. La homoj estis tre afablaj; ĉiuj volis paroli, eĉ malrapide, kun mi. La instruisto estis bonega, kaj la posttagmezaj prelegoj estis diversaj kaj ĉiam indaj.

Sed la plej bona afero por mi estis sperti Esperantujon. Mi estis leginta pri la ideo de Esperantujo, sed neniam mi estis ĉirkaŭita per Esperanto kaj esperantistoj dum la tuta tago. Tio estis sperto neatendite riĉiga. Do miaj duboj estis senbazaj, kaj mi atingis celon, kiun mi eĉ ne atendis.