Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Paige Feldmann, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Esperanto-USA en Twitter!

En Julio, la Twitter-konto de Esperanto-USA vekiĝis kaj komencis pepi denove! Nun, ĝi ĉiutage pepas “vorton de la tago” kaj ankaŭ informojn pri la usona kaj tutmonda Esperantaj komunumoj, ĝeneralajn pensojn, kaj interesajn artikolojn. Ĝi ricevas ĝis 1000 rigardojn ĉiutage, kaj havas nun preskaŭ 400 sekvantojn.

Gratulojn al la plej lastaj KER-diplomitoj!

Gratulojn al tiuj, kiuj sukcese trapasis la KER-ekzamenon. Katalin Kováts administris la ekzamenojn en Julio ĉe la Landa Kongreso kaj NASK en Raleigh, Norda Karolino. La sekvaj homoj diplomiĝis:

  • Frederick O. Meyer, III
  • Ruth Kevess-Cohen
  • Brian Harmon
  • Raúl J. García
  • Ronnie Dumesh
  • Charlotte Burton
  • Benjamin Speakmon
  • Thomas Alexander
  • Hans Eric Becklin
  • Anna Bennett
  • Austin Brake
  • Keneĉjo Goldbergo
  • Eric Killian
  • Jorge Rafael Nogueras
  • Abraham Palmer
  • Kathryn Prentice
  • Nicholas Woods