Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Via estraro movadas! Ekde la fino de la elektado, ni laboras por vi, por plibonigi la metodojn kaj plifortigi la movadon en Usono. Jam ni laboras kune pri kelkaj aferoj – pri la retpaĝaro, pri libroj, pri kiel plibonigi ĉion ajn, kion Esperanto-USA ofertas al siaj membroj. Plej grave, ni laboras pri kiel plibonigi la komunikadon kaj subtenon de via estraro al vi, la koro kaj animo de Esperanto-USA.

Persone, mi estas instruisto de speciala edukado. Dum ĉi tiu somero, mi jam telefonas multe la edukistestrojn en mia ŝtato kaj petas al ili, ke ili kreu ekzamenon, per kiu oni povus montri la povon instrui Esperanton en publikaj lernejoj. Tio estas mia granda espero, ke iam eble mi povos tiel instrui Esperanton. Post konversacioj kun kelkaj aktivuloj en Esperantujo, mi ankaŭ komencas laboron pri nova Esperanto-lernolibro, modernigata.

Kiel estrarano, mi aŭskultas la konversaciojn inter la estraro kaj penas organizi niajn pensojn kaj ideojn, por ke la grandaj ideoj, kiujn ni havas, fariĝu planoj, kaj la planoj fariĝu realo. Mia celo estas faciligi la realigon de ideoj.