Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Lokagrupumadante

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-28

Laborante pri lokaj grupoj en Usono, oni rimarkas, ke:

  • Lokaj grupoj unikas.
  • Lokaj grupoj liberas.
  • Lokaj grupoj gravas.

“Lokaj grupoj unikas” signifas, ke via loka grupo eble ne similas al aliaj grupoj. Via grupo havas siajn proprajn opiniojn, celojn, defiojn, membrojn, stilon, kaj okazojn divastigi Esperanton al la publiko. Pro tiu unikeco, la gvidantoj de Esperanto-USA ne povas facile rekomendi ĝustajn planojn por ĉiuj lokaj grupoj. Ni ne havas bonajn ŝablonojn por sugesti kiel antaŭeniĝi, krom ĝeneralajn konsilojn. Vi havas la taskojn en via grupo por babili, plani, starigi ideojn, fari projektojn, kaj bonvenigi novajn membrojn kaj informpetintojn.

“Lokaj grupoj liberas” signifas, ke via grupo povas libere fari siajn proprajn planojn sen formala aprobo de Esperanto-USA. La terminoj “loka grupo” kaj “loka klubo” tute ne aperas en la statuto de Esperanto-USA (ELNA). La gvidantoj de Esperanto-USA ne havas aŭtoritaton super via klubo. Vi estas suverena, vi havas plenan rajton fari viajn klubagadojn, sen la ĝeno peti aprobon de Esperanto-USA. Tamen, ni en la gvidrondoj de Esperanto-USA volas helpi, lerni, sugesti, kaj komuniki kiel eble plej multe kun vi. Ni ĉiuj kunlaboras por la movado en Usono kaj en la mondo. Ni estas teamo.

“Lokaj grupoj gravas” signifas, ke lokaj grupoj estas la ĉefa rondo en Usono kie la Esperanta movado aktivas. Imagu kiel forta nia movado estus kun pli da lokaj grupoj, kiuj multe aktivas kaj progresas. Ni petas vin partopreni kaj kunlabori kun aliaj samideanoj en via urbo aŭ vilaĝo. Tio estos helpo por via grupo, por Esperanto-USA, por la mondskala movado, kaj por la mondo.

La estraro nun plibonigas la novajn retpaĝojn pri lokaj grupoj por starigi dek regionojn en Usono, kun helpantoj por ĉiu regiono. Ni pli kaj pli komunikiĝas kun la 500 000 studantoj de Esperanto en Duolingo kaj Lernu en ties forumoj, kaj kun tiuj en Facebook kiuj serĉas lokajn grupojn en diversaj urboj kaj vilaĝoj en Usono.

La ĉefaj komunikiloj por lokaj grupoj kaj la gvidrondoj de Esperanto-USA estas multaj. Ni uzas ne nur retpaĝojn kaj retmesaĝojn, sed ankaŭ forumojn kiel Facebook, Amikumu, Slack, Twitter, Instagram, Skype, Google Hangouts, kaj Zoom. Inter la kelkaj indikiloj por sociaj medioj ni uzas la kradvortojn #esperantoUSA por komunikado pri EsperantoUSA, kaj #esperanto por ĝeneralaj mesaĝoj pri la lingvo kaj pri UEA, la Universala Esperanto-Asocio. Bonvolu meti tiujn kradvortojn en viajn mesaĝojn en Twitter, Facebook, kaj aliaj komunikiloj.

Dankon kaj bondezirojn al via loka grupo!