Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Saluton al ĉiuj

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30
[figure]
Kreskanta membrokvanto dum la lasta jaro.

Dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis nian landan kongreson en Raleigh ĉi-jare. Ni vidos vin en 2018 en Seatlo!

Dankon al la antaŭa estraro kaj komitatoj, kiuj bone kunlaboris por Esperanto-USA.

Kun granda plezuro mi nun laboras kun la nova estraro por Esperanto-USA. La estraranoj bone kunlaboras en kelkaj urĝaj projektoj. La pozitivaj kontribuoj kaj entuziasmo kuras tra niaj diskutoj. La laboro en la nova retpaĝaro, la helpo por lokaj grupoj, kaj la planado por fronti defiojn plaĉas al nia kunularo. Ni kredas, ke ni antaŭeniĝas en la ĝusta direkto por pli bona, pli stabila, pli forta, kaj pli granda organizo.

En la unua monato post nia Landa Kongreso en Raleigh, ni interkomunikiĝis per pli ol 2500 mesaĝoj.

La Elekta Komisiono por 2017-2018

La komisiono por proponi liston de kandidatoj por la estraro de Esperanto-USA ĉi-jare estas:

  • Fred Meyer III, estro de la komisiono
  • Brian Harmon
  • Dominic LaFlamme
  • Julie Schwartz
  • Christopher Johnson

Iliaj kontaktinformoj troviĝas en la Membrolisto de Esperanto-USA.

Nia stato

Por stabiligi nian kason per mono, ni bezonas novajn membrojn kaj donacojn. La kvanto da membroj kreskas je 20% jare, sed ni povas progresi pli bone kaj rapide.

Vidu la raporton de nia kasisto, George Baker, en la pasinta numero. Ni vere ne volas fronti la decidojn pri niaj elspezoj, ĉar ni jam funkcias tre efike. Nia Centra Oficejo, sub la gvido kaj zorgo de nia kara Direktoro Vilĉjo Harris, plenumas taskojn tre efike. Ni turnas nin pozitive al pligrandigo de niaj enspezoj.

Nia membraro

Nia membriga kampanjo ĉi-jare estos pli forta kunlaboro de la estraro kaj la lokaj grupoj. Nia ĉefa avantaĝo troviĝas en la grandega amaso de studantoj kiuj studas Esperanton en Duolingo, inkluzive de 500 000 en Usono. Pro tio, ni havas nekredeble grandan kampon por rikolti. Antaŭe ni pensis pri kiel ni semu kaj semu por la movado, sed nun pli ofte ni pridiskutas kiel ni rikoltu kaj rikoltu.

Tiu rikoltado ĉefe temas pri aktiveco kaj komunikado en lokaj grupoj kaj sociaj komunikiloj. Bonvolu aktiviĝi por inviti viajn konatojn al proksima loka grupo.

Nia retpaĝaro

Pro tio, ke nia retpaĝaro maljuniĝis tro, ni nun starigas novan paĝaron. Ĝi estos multlingva, pli simpla, pli uzebla, pli alloga, pli stabila, pli sekura, kaj pli serĉebla. Ĝi aperos publike tre baldaŭ. Ni informos vin plu pri la stato de nia paĝaro per:

  1. nia paĝo en Facebook
  2. niaj pepoj en Twitter
  3. afiŝoj en nia Reddit-ero
  4. nia retpoŝta listo eusa-membroj@yahoogroups.com.

“Kion mi faru por helpi nian organizon Esperanto-USA?”

El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.
— proverbo de Dr. L. L. Zamenhof

Jen kelkaj ideoj niaj. Bonvolu informi nin pri viaj ideoj.

  1. Partoprenu en via loka grupo. Se vi ne havas lokan grupon en via urbo, starigu novan.
  2. Legu nian inform-organon Usona Esperantisto.
  3. Planu partopreni en nia landa kongreso en Seatlo venontjare. Sekvu informon pri ĝi en la venontaj numeroj de Usona Esperantisto.
  4. Nepre membriĝu aŭ remembriĝu en Esperanto-USA! Instigu ankaŭ viajn amikojn fari.
  5. Sekvu nin per sociaj komunikiloj (vidu supre).
  6. Aliĝu al nia retpoŝta listo: sendu mesaĝon al eusa-membroj-subscribe@yahoogroups.com. Eblas ricevi mesaĝojn individuajn aŭ ĉiutagan kompendion (“daily digest”).
  7. Uzu niajn kradvortojn #esperantoUSA kaj #esperanto en sociaj komunikiloj.
  8. Uzu la lingvon kiel eble plej multe.
  9. Helpu disvastigi informon al la publiko.
  10. Ĝuu la lingvon!