Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Instruu Esperanton en Ĉinujo

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30
[figure]

Instruisto Liu Jianguo gvidas lernejon pri lingvoj en la granda urbo Tjanĝino (angle Tianjin, ĉine 天津) apud Pekino. Laŭ bezono instrua kaj postulo de lernantoj, li nun dungas instruistojn de la angla lingvo kaj Esperanto.

La deĵoro de instruisto daŭros almenaŭ duonan jaron, plej bone unu jaron aŭ pli. Oni ricevos laboran vizon. Neesperantistoj estas bonvenaj, sed esperantistoj pli bonvenaj, inkluzive geedzojn kaj amantajn parojn. Kandidatoj havu instruitecon pri instruado kaj estu almenaŭ bakalaŭroj.

Por pli da informo, sendu retpoŝton al kunlaboro@aliyun.com.