Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

LK en Seatlo kaj TAKE en Havano en 2018, UK en Montrealo en 2020!

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30
[figure]

La venontjara Landa Kongreso de Esperanto-USA (LK) okazos en Seatlo, Vaŝingtonio, de la 13-a ĝis la 16-a de Julio. Pli da informo sekvos en venontaj numeroj de la bulteno.

La Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazos de la 11-a ĝis la 17-a de Februaro en Havano. La kongresa temo estos Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en La Amerikoj. Vizitu la retpaĝaron de la Kuba Esperanto-Asocio por pli da informo.

La venontjara Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Lisbono, Portugalujo de la 28-a de Julio ĝis la 4-a de Aŭgusto. Oni antaŭvidas apartan atenton al la artaj aspektoj de Esperanto, precipe rilate literaturon, teatron kaj muzikon. La kongreson plej verŝajne ĉeestos dumilo da parolantoj de Esperanto el ĉiuj partoj de la mondo.

En la nunjara kongreso en Seulo, oni anoncis ankaŭ la urbojn de la sekvaj du kongresoj: Lahti, Finnlando en 2019, kaj Montrealo, Kanado en 2020.

La lasta UK en orienta Nord-Ameriko okazis en 1910, kiam Zamenhof mem vizitis Vaŝingtonon. Esperanto-USA subtenis la kandidatiĝon de Montrealo en 2017 kaj 2020, kaj ni planas kunlabori kun niaj kanadaj amikoj por sukcesigi la eventon.

La kongreson en Montrealo organizas kerna teamo de la Esperanto-Societo Kebekia (ESK): Normand Fleury, Joel Amis, Nicolas Viau, Garry Evans, Martin Morris, kaj Ĵenja Amis. Sekvu iliajn laborojn kaj planojn ĉe la retpaĝaro de ESK kaj en Facebook-grupo pri la kongreso en Montrealo.