Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Unesko-Kuriero nun havebla en Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30
[figure]

Unesko-Kuriero estas la oficiala revuo de Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). Ĝi ekaperis en 1946. Kiel grava komunikilo por disvastigi la ideojn de Unesko kaj promocii interkulturajn dialogojn, la revuo iam ludis gvidan rolon por disvolvi la misiojn de Unesko en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas.

Antaŭ jaroj, multaj esperantistoj petis ke Unesko eldonu ĝin ankaŭ en Esperanto. Amaso da retaj mesaĝoj bombe ĝenis la funkciulojn de Unesko, kiuj kelkfoje respondis: “se UEA aŭ iu alia pretas financi ĉion, Unesko pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero.” (el Eventoj, n-ro 182, 2/Marto, 2000). Bedaŭrinde la revuo devige ĉesis ekde 2012 pro manko de financaj rimedoj. Ekde tiam malaperis la penado ĉe la esperantistaro.

En Majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto. Danke al kortuŝa kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj, kaj financa subvencio de Ora Ponto, la unua numero de Unesko-Kuriero en Esperanto estas eldonita. La papera versio (ISSN 2521-7356) estos aĉetebla ĉe la libroservo de la 102-a UK kaj poste daŭre ĉe la Libroservo de UEA. La reta versio estas senpage elŝutebla.