Presita el Usona Esperantisto № 2017:3

Forpasis Doug Leonard

Lasta ĝisdatigo: 2017-06-27

Mi tristas anonci ke nia kara Doug Leonard forpasis la 22-an de Majo. Li havis 75 jarojn. Doug estis entuziasma partoprenanto kaj organizanto de Esperanto Society of Sacramento (ESOS) dum multaj jaroj, kaj servis ankaŭ kiel kasisto de ESOS kaj Esperanto-USA.

Dum la lastaj kelkaj jaroj, estis malfacile por li partopreni en niaj ESOS-kunvenoj.  Tamen li persiste venis, kun sia oksigenujo, per la malavara helpo de sia dediĉita edzino, Anne Luree.  

Doug estis ankaŭ parto de la historio de Esperanto en Usono; li lernis la lingvon de siaj gepatroj, kiuj estis fervoraj esperantistoj kaj gravuloj en la Usona movado. Antaŭ kelkaj semajnoj, la paro invitis min veni transpreni la tutan ESOS-bibliotekon, kiu konsistas el centoj da libroj de pluraj generacioj de esperantistoj en Sakramento kaj aliloke.

Doug estis malforta, sed same amikema kaj kara kiel ĉiam, kaj Anne donacis al mi belajn florplantojn dum ilia ĉarma hundeto saltis ĝoje ĉirkaŭ niaj piedoj. Dek unu skatoloj da libroj venis hejmen en mia kofrujo, kaj kun la beno de Doug kaj Anne mi organizas la librojn kaj provas trovi novajn hejmojn por tiuj, kiujn ni ne povas konservi. Estas honoro por mi transpreni la respondecon de ESOS de lia generacio al la mia. Mi esperas ke nia grupo restos same vigla kaj forta kiel dum lia tempo.  

Bonan vojaĝon, Doug.  Ni kunsendas niajn bondezirojn kaj ĝojas por vi, ke vi nun liberas de la limigoj de la homa korpo. Ĝis la revido.