Presita el Usona Esperantisto № 2017:3

UEA serĉas tradukistojn kaj provlegantojn por Unesko-Kuriero

Lasta ĝisdatigo: 2017-06-27
[figure]

Post kelkjara paŭzo pro financaj malfacilaĵoj, la fama revuo de Unesko reaperas kadre de interkonsento inter la ĉina registaro kaj la Organizo de UNo pri Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ekde nun ĝi eldoniĝos kvarfoje jare en la ĉina, angla kaj franca lingvoj, sed Unesko ankaŭ libere permesas alilingvajn eldonojn, se oni trovas por tio la financajn rimedojn.

Laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, pretiĝas eksperimenta eldono de la Kuriero en Esperanto. Same kiel por la alilingvaj eldonoj, la teknika laboro okazos en Ĉinujo, sed pri la tradukado kaj redaktado kunlaboros homoj el diversaj landoj. Nun la ĉefa bezono estas tradukistoj kaj provlegantoj kiuj kapablas redoni la tre diverstemajn, klerajn artikolojn en bona kaj flua lingvaĵo. Se vi regas Esperanton je nivelo C1 aŭ pli alte, se vi ŝatas interesan kaj defian traduklaboron, kaj se vi povas regule disponigi vian tempon por tia kunlaboro, bonvolu skribi rekte al la projekto-kunordiganto, trezoro@qq.com.