Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Recenzo de Aŭtuno en Printempo

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-11

Aŭtuno en Printempo. Ba Jin, tradukis Laŭlum. Ilustraĵoj de Yao Youxin. Kortuŝa rakonto pri la sekvaĵoj de severa konformo al tradicio. Broŝurita. 97 pĝ. 1980. Ĉinujo. $7.00. Mendu en la retbutiko.

[figure]

Mi estas komencanta esperantisto kun inter tri kaj kvar monatoj de instruo. Mi ĵus legis la libreton Aŭtuno en la Printempo de la ĉina verkisto Ba Jin. La libro estis verkita ĉinlingve en 1932; enesperantigis ĝin Laŭlum.

Mi trovis la tekston sufiĉe facila por meznivelulo. La rakonto estas simpla kaj nelonga kun malmultaj roluloj. Samtempe, la lingvaĵo ŝajnas riĉa, flua kaj bela. Cetere, la ĉina papero havas fremdan delikatecon kiu plaĉas al mi.

La rakonto temas pri amo, forta ĝis malsano. Kompreneble, ĝi finiĝas triste. Vere, tiu temo ne min interesas tro (eble mi estas tro maljuna). Sed la tempo kaj loko – sudĉinuja urbeto en la jardeko 1930 – min interesas. Pli grande, la temo tuŝas la malliberajn morojn de edzeco ĉina en tiu epoko, kaj la pezan socian koston.

Mi trovas la libron Autuno en la Printempo leginda.