Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Korespondi deziras

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-30

Saluton el usona pundomo en Tucson. Mi estas 48-jaraĝa poeto, lingvisto, kaj instruisto de GED kaj lingvojn. Mi tre deziras korespondi kun usonaj kaj eksterlandaj samideanoj. Mi serĉas nek monon nek amon. Amika kaj intelekta interŝanĝo, kaj belaj poŝtmarkoj tre plaĉas al mi.

Mark Hamme #33391-379, U.S.P. Tucson, P.O. Box 24550, Tucson AZ 85734


Mi loĝas en Bunda, ĉe la suda parto de lago Viktorio, en nordorienta Tanzanio. Mi lernis Esperanton de la gepatroj kaj en la grupo Bunda Esperanto Rondo.

Mi havas 13 jarojn, kaj mi estas en la sepa klaso de elementa lernejo. Mi ŝatas trovi eksterlandajn amikojn kaj korespondi kune. Mi volas korespondi pri studvivaj aferoj, libroj, historio, scienco, matematiko, ktp.

Yusuph Paul yusuphpaul67@gmail.com


Mi estas 19-jaraĝa studanto kaj komencanto. Mi loĝas en vilaĝo proksime de lago Tanganjiko en Burundo. Mi loĝas kun mia frateto kiu studas en meza lernejo. Mi serĉas geamikojn en la tuta mondo por korespondado.

Ndayishimiye Jofred, rubindajofred@yahoo.com


Mi nomiĝas Ivan kaj mi ŝatus korespondi kun alilandaj esperantistoj. Mi estas 43-jaraĝa italo, mi laboras en kultura instituto kaj studas historion, filozofion kaj lingvojn antikvajn kaj modernajn, inkluzive la planlingvojn.

Ivan Orsini, ivarpas@yahoo.it


Mi estas sesdek-jaraĝa Teksasano. Mi estas malliberulo, kaj mi ne scias, kiam mi liberiĝos. Mi deziras korespondamikojn por plibonigi mian scion de Esperanto. Mi volus interparoli pri libroj (mi amas fantazion kaj hororon), religio, filozofio, kaj muziko.

Ted Cole #1648258, Stiles Unit, 3060 FM 3514, Beaumont TX 77705