Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Simpozio en Novjorko

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-30
[figure]

Christine Hélot kaj François Grin estos ĉefparolantoj en simpozio pri lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, organizita de la Studgrupo pri Lingvo kaj UN kunlabore kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj. Hélot estas profesoro pri la angla lingvo en la eduka fako de la Universitato de Strasburgo, Francujo. Ŝi aparte interesiĝas pri lingva justeco kaj la edukado de migraj infanoj. Grin estas profesoro pri ekonomiko en la traduka fakultato de la Universitato de Ĝenevo, Svislando. Li estas rigardata kiel gvida figuro en la kampo lingvo kaj ekonomiko kaj multe verkis pri tiu temo.

La dutaga simpozio okazos ĵaŭdon kaj vendredon la 11-an kaj 12-an de Majo en UN Church Center, 777 United Nations Plaza, Novjorko. Ĝi pritraktos la temon Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj Vundeblaj Homgrupoj. Pledantoj por la celoj pri daŭripova evoluigo, la ĉefa elemento en la tagordo de UN pri evoluigo en la periodo 2015-2030, emfazas la neceson atingi la plej vundeblajn homgrupojn unue – sed tiuj homgrupoj estas ofte izolitaj pro lingvaj bariloj kaj pro nerekono de la bezono de dudirekta komunikado. La problemon pliakrigas la fakto ke tiuj vundeblaj homgrupoj daŭre pligrandiĝas pro la ĉiam kreskanta nombro de homoj dislokitaj el siaj hejmoj pro militagado.

La simpozio, kiu estas malferma al UN-personaro, neregistaraj organizaĵoj, esplorantoj kaj aliaj interesatoj, celas konsciigi personojn laborantajn sur la tereno de evoluigo pri la neceso kompreni kaj aŭskulti la voĉojn de tiuj kiuj ofte restas neaŭskultataj, kaj antaŭenigi esplorojn pri tiuj problemoj. Detaloj pri la simpozio troviĝas ĉe http://www.languageandtheun.org.