Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Novaj varoj en la retbutiko

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-30
[figure]
  • T-ĈEMIZO: KIA VI SENTAS VIN HODIAŬ?
    Tridek mienoj esprimas emociojn, ekz. anksia kaj zorga, ĉiuj kun priskriboj sube. Bonega instruilo. 1997. USA. $13.00 (malgranda), $13.43 (mezgranda), $13.14 (granda), $13.00 (grandega). Ligiloj: malgranda, meza, granda, grandega

  • BULONJO-ĈE-MARO
    André Cherpillod
    En 1905, la unua internacia kongreso sen interpretistoj okazis en Bulonjo-ĉe-Maro, Francujo. Jen historio de tiu unua kongreso, inkluzive de la prelego de d-ro Zamenhof kaj notoj pri la kongreso en Lillo cent jarojn poste. Inkluzivas bildojn de ambaŭ kongresoj. Teksto en Esperanto kaj la franca. Broŝurita, 61 paĝoj. 2016. Francujo. $7.29 Ligilo

  • TRAGEDIO APUD HILAO-RIVERO
    Edwin Grobe
    Novelo el la serio Pages from Arizona History: blanka kvin-jarulino kaptita de indiano. 1993. Broŝurita. 16 paĝoj. Usono. $2.12. Ligilo

  • DENTOPASTO
    Ronald Cecil Gates
    Gates verkis kelkajn mallongajn detektiv-rakontojn, kiuj ĉiuj okazas en Aŭstralio. En tiu ĉi rakonto, Inspektisto Nolan solvas bizaran murdenigmon. Bitlibro en formo PDF, EPUB, kaj MOBI. $2.00 por nemembroj; senpaga por membroj. Ligilo

  • ESPERANTO: LEARNING AND USING THE INTERNATIONAL LANGUAGE
    David Richardson
    The latest edition of David Richardson’s classic textbook is now available to members as a free download from the Esperanto-USA bookstore. Link

  • PERFEKTIĜO DE JOGO, LA
    Svamio Prabhupada
    Instruado de la spirita majstro (guruo) kaj fondinto de la International Society for Krishna Consciousness (ISKCON), ankaŭ konata kiel la movado Hare Krishna. Broŝurita, 60 paĝoj. 2015. $11.10 Ligilo

Mendu de Esperanto-USA, PO Box 1129, El Cerrito CA 94530, aŭ rete.