Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Montreala lingvofestivalo

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-30
[figure]

La Montreala Lingva Festivalo okazos de la 25-a ĝis la 27-a de Aŭgusto, ĉe Universitato Concordia en Montrealo. Antaŭkongresaj aktivaĵoj okazos ekde mardo, la 22-a.

Ĉiuj lingvemuloj estas bonvenaj! Mi invitas vin viziti la oficialan retejon kaj ankaŭ niajn paĝojn en Facebook kaj Twitter.

Mi kuraĝigas vin aliĝi grupe se vi povas; estas rabatoj por aĉetoj de pluraj biletoj.