Presita el Usona Esperantisto № 2017:1

La soifa jaĥtisto

Lasta ĝisdatigo: 2017-02-23
[figure]

Teodoro Malliven malforte ligis sian batitan jaĥton al la luata fiŝista ŝipeto de Profesoro Ŝiboleto. “Danku al la ĉielo, ke vi vidis min!” li diris.

Ŝiboleto kliniĝis kaj helpis la jaĥtiston treni sin en la ŝipeton.

Malliven ŝancele paŝis en la ombron de la kajuto kaj falsidiĝis sur liton. Li deprenis sian ĉapon por forviŝi ŝviton de la frunto, malkovrante kalvan, lentugan kapon.

“Jen, trinku”, diris Ŝiboleto, donante tason da akvo.

Malliven avide fortrinkis ĝin kaj petis plian. Fininte la duan tason, li ekrakontis: “Robeĉjo kaj mi velis al Bimini kiam ŝtormo trafis nin. La veloj, stirilo, kaj radioaparato detruiĝis ene de kvin minutoj. Ni apenaŭ sukcesis resti flosantaj.

“Kvin tagojn ni drivis, vojperdite. Antaŭ tri tagoj elĉerpiĝis nia freŝa akvo. Robeĉjo freneziĝis pro soifo kaj varmego. Li komencis trinki marakvon. Mi penis teni lin. Mi batis lin. Li – li frapis sian kapon kontraŭ la triborda boatrando. Li mortis! Mi kulpas!”

Ŝiboleto grimpis en la malordan jaĥton de Malliven. En la eta kajuto li trovis la kadavron de Robeĉjo. Ĝi kuŝis surdorse. La krimsciencisto esploris bluajn kontuzojn sur lia makzelo kaj baze de lia kranio.

Ree en sia ŝipeto, li konsilis al Malliven: “Vi devas elpensi pli bonan rakonton por la polico ol tio, kion vi rakontis al mi!”

Kial Ŝiboleto ne kredis al Malliven? Ĉu vi povas diveni? Inter la solvintoj ni lotumos du premiojn. Bonvolu sendi nur unu solvon al la redakcio antaŭ la 15-a de Aprilo.