Presita el Usona Esperantisto № 2017:1

Ankaŭ UEA vin bezonas!

Lasta ĝisdatigo: 2017-03-09
[figure]

Se vi havas intereson en Esperanto kiel tutmonda movado, vi konsideru aliĝi al UEA, la Universala Esperanto-Asocio. UEA estas nia internacia organizo por Esperanto.

Kiel aliĝi al UEA? Kiam vi aliĝas al Esperanto-USA, vi povas aliĝi ankaŭ al UEA. Tio haveblas en nia retbutiko. Vi povas ankaŭ iri rekte al la retejo de UEA. Por aliĝi, klaku ĉe Aliĝoj kaj iru al Membro-aliĝilo. Tiel vi estos membro de UEA por la kalendara jaro.

Membroj de UEA ricevas la Jarlibron de UEA kaj la bultenon Esperanto, la monatan informilon de UEA. Per tiuj informiloj vi ekscios pri la agadoj de UEA, kio okazas en aliaj landoj, UNICEF, UNESCO, la Unuiĝintaj Nacioj, TEJO kaj la agadoj de la junuloj, la Centra Oficejo de UEA, fakaj agadoj, ILEI – La internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, la strategia plano de UEA, la Universala Kongreso, kaj multaj aliaj interesaj agadoj.

Kelkaj membroj de UEA en Usono estas delegitoj por Esperanto-USA. Delegitoj reprezentas siajn urbojn aŭ regionojn al UEA. La Jarlibro enhavas liston de delegitoj por ĉiu lando de UEA, kune kun informo pri la delegito, kontakt-informo, fakoj, kaj aliaj detaloj. La delegitoj estas tiuj, kiuj havas intereson en la agadoj de UEA kaj la internacieco de Esperanto.

Okazos akcepta festeto por delegitoj de UEA dum la Landa Kongreso de Esperanto-USA en Raleigh, Norda Karolino, dimanĉon, la 2-an de Julio, 2017. Mi invitas ĉiun delegiton de UEA kaj ties edzon aŭ edzinon al tiu dankesprimo. Dankon al ĉiu delegito!

Se vi havas demandojn pri UEA, pri delegitoj, aŭ kiel esti delegito, nepre kontaktu min. Vin ni bezonas en nia delegita reto.