Presita el Usona Esperantisto № 2017:1

SuKERo en suda Kalifornio

Lasta ĝisdatigo: 2017-03-09
[figure]
Alex Van, Benjamin’ Kwiecień, Bobby Brooks, Edgaro Retana, Ezra Monroy, Grifido, Izako Moore, James Nowick, John Dumas, Ĵozef Lane, Kat, kaj Keneĉjo. (Dankon al James pro la foto.)

Irvine, Kalifornio – La 8-an de Januaro, du “kantonegoj” renkontiĝis preskaŭ meze de la Universitato de Kalifornio ĉe Irvine — en la kantono Oranĝa – por la Suda Kalifornia Esperantista Renkontiĝo (SuKERo). Renkontiĝis dekdu!

Kiam okazis la lasta tia okazaĵo? Je 2003, en la kanton(eg)o losanĝelesa! [Por tiuj, kiuj uzas la socian reton Facebook, la grupo de Oranĝ-kantono havas paĝon tie. —Red.]