Presita el Usona Esperantisto № 2017:1

NASK 2017

Lasta ĝisdatigo: 2017-03-10
[figure]

NASK 2017 revenos al Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino la kvaran fojon.

Du elstaraj eksterlandaj instruistoj akceptis la inviton partopreni: Katalin Kovats (Hungarujo/Nederlando) instruos en la Supera Nivelo, kaj ŝia edzo Sylvain Lelarge (Nederlando/Francujo) instruos en la Meza Nivelo. Ili ambaŭ instruis kiam la kursaro okazis en Brattleboro, Vermonto ĉe la Altlernejo de Internacia Trejnado (School of International Training) en 2006.

Lee Miller kaj Thomas Alexander (Usono) instruos en la Post-Baza nivelo. Ĝuste antaŭ NASK okazos la Landa Kongreso de Esperanto-USA, samloke tiel ke oni povos veni por la Kongreso kaj resti por NASK. La kongresaj datoj estos 30 Junio - 3 Julio. Studantoj por NASK alvenos la 4-an de Julio kaj foriros la 13-an; lecionoj okazos de la 5-a ĝis la 12-a.

Vespere de la alventago, studantoj povos spekti artfajraĵojn en la urbocentro.

Dum la ok tagoj de instruado, lecionoj okazos matene, kaj estos ankaŭ diversaj aliaj aktivaĵoj kaj programoj posttagmeze kaj vespere: prezentadoj, esplorado de la belaj muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en piedira distanco de la kampuso. La baza kosto por ok-taga NASK estas $790 – loĝado, manĝado, kaj instruado. Estas aliaj ebloj por lokanoj kiuj ne loĝos ĉe la universitato.

Petu registrilon de eddyellen@aol.com aŭ vizitu la NASK-paĝaron en TTT.