Presita el Usona Esperantisto № 2017:1

Kreaktiva, nova albumo por rege-ŝatantoj

Lasta ĝisdatigo: 2017-02-21
[figure]

La Esperanta rege-kantisto Jonny M kontaktis la redakcion por anonci sian novan albumon Kreaktiva, kiu aperis en Januaro. La verko estas efektive duobla albumo, kiu enhavas ne nur dek kvar freŝnovajn kantojn, sed ankaŭ dokumentojn pri la albumo, muzikvideojn kaj plu en DVD. Por tiu ĉi albumo Jonny kunlaboris kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj jOmO. Por pli da informo, vidu jonny-m.org.