Presita el Usona Esperantisto № 2017:1

UEA havas novan retforumon

Lasta ĝisdatigo: 2017-02-21
[figure]

La Estraro de UEA, klopodante igi la asocion pli demokratia, lanĉis novan retforumon. Ĝi estas la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos oportunon labori proksime de la Estraro, kaj la Estraro havos oportunon koni novajn agadproponojn.

Por la estraranoj, komisiitoj kaj oficistoj de UEA, estas tre malfacile partopreni diskutojn tra pluraj grupoj en la reto, kaj de tio rezultas manko de respondoj kaj agoj.

La forumo ne celas anstataŭi diskutojn en aliaj lokoj; efektive UEA preferas, ke tiuj daŭre ekzistu, kaj ke la membroj diskutu pri diversaj temoj tie. UEA provas nur krei manieron por ke, post la maturiĝo de tiuj diskutoj, oni afiŝu la konkludon, eĉ kun pluraj vidpunktoj, en unu sola loko. Tiel oni havos gravajn informojn ĉiam facile retroveblajn.