Presita el Usona Esperantisto № 2016:6

Julie Spickler, Vicprezidanto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-22

Post la Landa Kongreso, mi ĉeestis la Paralelan Universan kunvenon en Sanfrancisko en Aŭgusto, gviditan de Orlando Raola – ĉirkaŭ 30 personoj partoprenis, el kiuj preskaŭ duono estis “novuloj”. Mi ankaŭ partoprenis la monatajn kunvenojn de mia loka klubo SFERO kaj la semajnajn kunvenojn de la kurso ĉe Stanford gvidata de Trio (Ed Williger, nia UEA-Ĉefdeligito), kaj alportis hejmbakitajn kuketojn por la kursmeza paŭzo. Mi ankaŭ sendis dankmesaĝojn al ĉiuj, kiuj donacis al la fondusoj de E-USA.