Presita el Usona Esperantisto № 2016:5

Presu viajn informilojn!

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23
[figure]

En Esperanto-Societo Kebekia kaj Kanada Esperanto-Asocio ni jam delonge pensis fari novajn informilojn pri Esperanto, kaj en la preparoj por la Monda Socia Forumo en Montrealo ĉi-jare ni fasonis tre belajn kalendaretojn kaj paĝ-indikilojn por reklami Esperanton kaj niajn asociojn.

Antaŭ ĉio, ni volis fari utilajn reklam-materialojn, kiujn homoj volus teni, malsimile al la kutimaj informiloj, kiuj ofte finas sian vivon en rubujo post nur kelkaj sekundoj da rigardo. Mi ĉiam admiris la reklam-materialojn de Esperanto-France, kaj mi aparte ŝatis iliajn ĉiujarajn poŝkalendaretojn kun bazaj informoj pri Esperanto, kaj ni volis fari ion similan.

La esperantistoj el Francujo bonkore permesis al ni uzi ilian fasonon, sed ni finfine decidis fari ĝin ĉe ni pro la malsama formato de papero, kaj ni ankaŭ volis meti aliajn informojn kaj frazojn taŭgajn por nord-amerika kunteksto. Do, post longa laboro, ni presigis belegajn kalendaretojn por 2017 en du lingvoj: la angla kaj la franca.

La materialoj estis tiom sukcesaj, ke la franca versio de la kalendaretoj rapide elĉerpiĝis. Pluraj amikoj el Usono kaj Kanado petis la fasonon por ke oni povu presi por sia klubo, kaj mi dividis ĝin jam kun pluraj homoj, sed mi pensis, ke verŝajne estas pluraj aliaj, kiuj ŝatus uzi ilin. Do, mi metis la pres-pretan dosieron en la reton, tiel ke ĉiuj, kiuj volas, povu uzi ilin. Oni povas presi la kalendaretojn tre malmultekoste ĉe VistaPrint aŭ kiu ajn alia presejo, kiu faras faldeblajn vizitkartojn (oni simple alŝutu la dosieron, elektu paperkvaliton kaj preskvanton, kaj oni ricevos la presaĵojn post kelkaj tagoj perpoŝte).

Por aliri la dosierojn, iru al mia dosierujo ĉe Google Drive.