Presita el Usona Esperantisto № 2016:5

Monda socia forumo en Montrealo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23
[figure]

Komence de Aŭgusto 2016, la unuan fojon en la norda hemisfero, okazis la 12-a Monda Socia Forumo (MSF). La MSF estiĝis en Porto Alegre, Brazilo en 2001 kaj ĝis nun ĝi okazis en Brazilo, Barato, Venezuelo, Kenjo, Senegalio kaj Tunizio. La MSF estas evento, en kiu la alimondistoj kunordigas kampanjojn kaj informas unu la alian pri la alimondistaj movadoj en la diversaj mondopartoj. En Montrealo partoprenis ĉirkaŭ 15 mil personoj el pli ol 100 landoj.

Ĉu tio estis bona medio por varbi pri Esperanto? Kompreneble! Fakte, eĉ bonega medio! Nia teamo aktive partoprenis, unue, en la la marŝado por la Tero kun granda banderolo. Poste ni starigis budon dum tri plenaj tagoj kaj ni ankaŭ havis la okazon prelegi dufoje pri nia Movado france kaj angle. Ni disdonis pli ol mil informilojn (angle kaj france): estis belaj poŝkalendaretoj kaj paĝmarkiloj kun la nomoj kaj informoj pri la Universala Esperanto-Asocio, Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Societo Kebekia. Danke al nia talenta teamo, ni povis varbi france, angle, hispane portugale kaj eĉ japane. Multaj forumantoj miris, ke ni povas respondi plurlingve, ĉar en pluraj budoj nur la angla estis uzata. La tri oficialaj lingvoj de la forumo estis la franca, angla kaj hispana sed krom la presita programo, kiu estis trilingva, okazis interpretado nur dum ĉefaj prelegoj. Ne eblis pagi por interpretado dum la pli ol 1200 programeroj, kiuj okazis dum la forumo …

Jes ja valoris partopreni ĉar multaj forumantoj menciis al ni, ke ili ja intencas tuj eklerni Esperanton pere de Lernu.net.

Ni dankas al la Kanada Esperanto-Asocio kaj la Esperanto-Societo Kebekia, kiuj finance apogis nian partoprenon en MSF, kaj al UEA, kiu morale subtenis nin en tiu iniciato.