Presita el Usona Esperantisto № 2016:3-4

De la LK en Miamio

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23

Alvenis tri raportoj pri la Landa Kongreso en Miamio: leteroj de John Goodhand kaj Carlos Ortiz, kaj fotoj de Jordan Kalilich.

[figure]
Ismary Lezcano García el Kubo.

Post kvin Landaj Kongresoj por mi, mi opinias, ke tiu en Miamio estis eble la plej bona el ĉiuj! Mi scias, ke oni devis aranĝi ĝin haste, sed tio ne gravis. La urbo estis bela, la hotelo estis sekura kaj komforta, kaj la bankedo estis mirinda. Mi tre ĝuis la gastojn de Sudameriko, aparte la kubanojn. Ĉu perfekta? Ne, sed vere sufiĉe bona!

— John Goodhand

[figure]
Nijl Blonstein gitarludas.

En libro pri eŭropaj lingvoj Lingo, lingvoŝatanto Gaston Dorren opinias, ke Esperanto ne estas facila. Esperanto neniam venkos, laŭ li, ĉar “mankante propran ŝtaton kaj ekonomion, ĝi neniam povus esperi atingi paŝon antaŭen. Finfine, anstataŭe, la mondo paroladas angle.” Lia preferata vorto en Esperanto estas “Esperinto – iu, kiu kutimis esti esperplena, sed jam ne estas tiel. Vorto resumanta nete la humoron de plimultaj esperantistoj”. (Mia traduko el la angla eldono.)

Bedaŭrinde, li nenion rakontas pri la spirito de Esperanto, pri ĝia lingva komunumo. Ja, vivanta komunumo estas tio, kion oni povas sperti dum la landa kongreso. Ĝi permesas al parolantoj kaj lernantoj ĝui la komunuman etoson de la lingvo. Multe plaĉis al mi renkonti geamikojn kaj aliajn esperantistojn de Usono kaj aliaj landoj, babiladi Esperante, rekonfirmi propra-vide, ke ĝi estas vivanta lingvo de vivanta komunumo, kiu sin esprimas per ĝi. Dum la landa kongreso mi ĝuis aŭskulti poezion, interesajn prelegojn, ktp. Ĝi pruvas, ke en Esperantujo, kontraŭe al la preferata vorto de Dorren, troviĝas esperantaj esperantistoj.

[figure]
Gonzalo Bermudez el Kolombio.

PS: Mi klarigu, ke en la libro citata Dorren ŝerceme traktas plurajn lingvojn, kaj, ke li kredas, ke la mondo bezonas iun-ajn internacian lingvon – tasko por kiu, inter aliaj, li diras, ankaŭ taŭgas Esperanto.

— Carlos Ortiz