Presita el Usona Esperantisto № 2016:3-4

Julie Spickler, Vicprezidanto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

Kiam mi venis al Miami por la 64-a Landa Kongreso de Esperanto-USA, mi tre ĝojis, ĉar mi antaŭvidis la eblon reviziti kubajn amikojn kun kiuj mi unue renkontiĝis kaj amikiĝis dum aliaj Kongresoj en aliaj landoj: Meksiko, Kanado, kaj Kubo mem. La Kongreso en Miami estis historia evento, kaj ĝi estis kortuŝa por la usonanoj kaj kubanoj. La kubanoj estis tri longtempaj movadanoj: s-ino Maritza Gutierrez, Alberto Calienes, kaj Alberto Rodriguez, kaj ankaŭ juna aktiva membro de KEA, Ismary Lezcano Garcia, kiu partoprenis NASK-on.

La Kongreso okazis sur la tereno de la Universitato de Miami kaj en la najbara hotelo Holiday Inn. La nombro de partoprenantoj ne estis la plej granda, sed la etoso estis ege varma kaj bonkora inter la pli-malpli 50 partoprenantoj. Aliaj partoprenantoj venis el multaj usonaj ŝtatoj: Florido, aliaj ŝtatoj de la oriento, mezo, kaj okcidento de Usono, kaj kelkaj venis el kanadaj provincoj. Maria Murphy el Florido estris la Interkonatiĝan Vesperon, per petoj al la kongresanoj enkonduki sin kaj paroli iomete pri siaj vivoj: la rezulto estis bona interkonatiĝo kun niaj kunkongresanoj.

Dum la semajnfino ni spertis interesajn, amuzajn kaj informajn prelegojn kaj diskutojn fare de partoprenantoj kaj organizantoj. Dimanĉon vespere ni ĝuis bonegan bankedon en la belega kaj historia biblioteko de la Centro por Antaŭaj Studantoj. Ni manĝis bone, babilis amike, kantis kaj aŭdis muzikon kantitan de Chris Nelson; poste okazis tradicia aŭkcio, farita bone kaj amuze de George Baker, kiu gajnis por E-USA proksimume $200.