Presita el Usona Esperantisto № 2016:3-4

Elizabeto Dorcas, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

Dum la jaro, mi partoprenis en retaj kunsidoj de la estraranoj kaj aktiviĝis en nia loka klubo. Filipo kaj mi komunikiĝis kun kelkaj novuloj kaj provizis stud-materialojn al iuj el ili. Mi telefonis al informpetantoj, kies numerojn ni ricevis de Vilĉjo Harris, Direktoro de la Centra Oficejo.