Presita el Usona Esperantisto № 2016:2

Ne tro el ELTRo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23

En tiu ĉi jaro la Esperanto-Ligo de la Toleda Regiono (ELTR-o) aligis du novajn membrojn. Nia malgranda grupo nun havas sep anojn. Ni kunvenas du fojojn ĉiumonate. Pasintan someron Jack Goodhand (“Johano Bonamano”), kiu estas esperantisto de pli ol dudek kvin jaroj, vizitis la Universalan Kongreson en Lille, Francujo. Li montris al ni multajn fotojn de la evento. En Aprilo ni partoprenis la Internacian Festivalon de la ĝemelurba organizo Toledo Sister Cities. Mallongan kurson pri Esperanto prezentis Jasmine Townsend, kaj ELTR-o havos tablon tie por informi pri la internacia lingvo. En Junio, Warren Hunt vizitos Herzberg am Harz, la “Esperanto-Urbo” de Germanujo.