Presita el Usona Esperantisto № 2016:1

Pasporta Servo - ĉu ja venkita?

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23
[figure]
Olympia, Vaŝingtonio. (Foto © Orin Blomberg)

Juna itala esperantisto en la komitato de la junulara organizaĵo TEJO aplombe anoncis antaŭ kelkaj jaroj ke TEJO devus rezigni pri sia Pasporta Servo – precipe ĉar la poste aperinta Couchsurfing plene venkegis ĝin. Nu, post lastatempaj spertoj miaj en la Pacifika Nordokcidento, mi povas diri ke tio ne estas vera.

En pasinta Julio mi estis okupanta la gastĉambron de nevino mia kaj ŝia familio en Portland, Oregono. La gepatroj de ŝia edzo estis venontaj por kelkaj tagoj, kaj kvankam eblis ke mi tiam dormu surplanke aŭ en tendo en la malantaŭa ĝardeno, mi estis ĉiuokaze dezirinta fari kromvojaĝon pli norden (ankaŭ pro neatendita varmego en Oregono), kaj mi do volis profiti la okazon por fari tion. Kvankam mi estis uzinta la gastigajn servojn Airbnb kaj Couchsurfing dum vojaĝado post mia emeritiĝo ĉe la Centra Oficejo de UEA, kie mi laboris kiel prespretigisto kaj redaktoro dum 26 jaroj, mi preferas Pasportan Servon pro diversaj kialoj, interalie plia esperantista amikeco, plia respondemo de la PS-gastigantoj, kaj – mi libere konfesas – malplia kosto.

Mi do konsultis PS-on – kies retejon denove funkcias ekde pasinta Novembro, sed mi ankaŭ portis ekzempleron de la lasta presita eldono de 2011, kaj eĉ havis ĝin en mia komputilo ĉar mi prespretigis tiun – kaj trovis ja afablajn gastigantojn en lokoj al kiuj mi volis iri.

Unue estis Ellen Eddy en Olympia, Vaŝingtonio, virino kiu certe estas konata al ĉiu usona esperantisto. Montriĝis ke ŝi kaj ŝia edzo loĝas apud bela lago sude de tiu urbo, tiel ke facile eblis eskapi la varmon simple enirante en la akvon, kion mi tre volonte kelkfoje faris. Ni ankaŭ ĉiuj faris amuzan ludon pri malnovaj muzikaĵoj, kaj bone manĝis kradrostaĵon kuiritan de la edzo, antaŭ ol mi grimpis sur mian biciklon kaj reveturis al la urba stacidomo por pludaŭrigi la vojaĝon.

Poste en Vankuvero, Brita Kolombio – urbo kiu ricevis Esperantan nomon kiam Universala Kongreso okazis tie en 1984 – mi konatiĝis kun novaj tiulokaj esperantistoj. Precipe mi tie gastis ĉe geedza paro alveninta antaŭ ne tre longe el Meksiko, Alejandro Mejía Greene kaj lia edzino Olga, kiuj atendis bebon preskaŭ certe parolontan nian lingvon. Sed ankaŭ estis simile lastatempe alveninta norvega esperantisto, Espen Stranger-Johannessen, kiu estis ĵus edziĝinta kun baratanino kaj ekloĝinta kun ŝi en nova apartamento, kio liberigis liajn studentajn ĉambrojn en la Universitato de Brita Kolombio, kie okazis la UK en 1984, kaj kiun mi do nun povis reviziti pli ol tridek jarojn poste. Mi povis viziti ankaŭ la nudistan plaĝon apude, kie UEA-direktoro Simo Milojević kaj Akademio-prezidanto John Wells promenis inter surpriza nombro da aliaj senvestaj esperantistoj (sed ne mi, kiu nur aŭdis pri la afero poste) en la antaŭa okazo.

Fine estis tempo reiri al Portland, kion mi elektis fari laŭ Vankuvero-insulo, kie loĝas UEA-komitatano Wally Du Temple kaj lia edzino, kanada UEA-ĉefdelegito Olga. Tie mi sukcesis bicikli tra ĉiuj kvar anguloj de Saanich-duoninsulo, daŭre ĝuante la perfektan veteron de la nordokcidenta somero, krom aliaj belaj allogaĵoj kiel subĉiela koncerto en Victoria, la famaj ĝardenoj Butchart en Brentwood Bay, kaj la bela (nenudista) plaĝo proksime al la domo de Wally kaj Olga.

Do, ja ankoraŭ eblas vojaĝi pere de Esperanto, kaj Pasporta Servo ne estas vere venkita de Couchsurfing. Kiel mi sugestis supre, PS-gastigantoj pli emas respondi al loĝpetoj ol gastigantoj de Couchsurfing, pri kiuj mi aŭdis ke necesas skribi al tridek aŭ kvardek da ili por ricevi unu inviton. Ankaŭ kelkaj esperantistoj ne respondis al mi, sed tio povas esti pro nuna malaktualeco de la PS-datenoj. Nova skipo nun alprenas la gvidadon de tiu ĉi tradicia gastiga servo de TEJO, kaj eblas esperi ke la ne plu aktivaj gastigantoj ne plu aperos en la retejo kaj presotaj eldonoj.