Presita el Usona Esperantisto № 2016:1

Lingvaj rajtoj en malliberejoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23
[figure]
Jeff Dell

En 2015 okazis problemo pri lingvaj rajtoj en la prizono Cooper Street Correctional Facility, kiu situas en Jackson, Miĉigano. Jam de longa tempo, laboristoj ĉe la prizono tradukis ne-anglalingvajn leterojn senditajn al malliberuloj por gardi kontraŭ malpermesitaĵoj. Tamen en la printempo de 2015 la prizonestro decidis, ke oni ne plu rajtas uzi Esperanton aŭ la hispanan por korespondi.

Iom poste, la decido ŝanĝiĝis: la malliberejo komisiis al tradukfirmao Linguistica International serĉi malpermesitaĵojn en la leteroj. Do malliberuloj denove rajtis elekti siajn lingvojn laŭplaĉe; ili reakiris homan rajton.

Kial la ŝanĝiĝo? Sinjoro Jeff Dell estas malliberulo kiu eklernis Esperanton per la koresponda kurso de Ellen Eddy. Jeff volis praktiki la lingvon, do li komencis korespondi kun iu en Ukrainujo, kaj ankaŭ kun mi. Li progresis bone. Kaj kvankam li neniam aŭdis Esperanton, li decidis instrui la lingvon al aliaj malliberuloj. Poste la prizonestro ŝanĝis la regulojn pri permesitaj lingvoj, kaj la prizono rifuzis peri niajn leterojn en Esperanto.

Jeff do sendis al mi leteron en la angla por klarigi la situacion. Mi respondis opiniante, ke la malpermeso estas kontraŭleĝa laŭ la Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiun Usono ratifis.

Laŭ Artikolo 2 de la Deklaracio, ĉiuj rajtoj validas same por ĉiuj homoj, sen diferencigo laŭ lingvo. Laŭ Artikolo 12, neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian korespondadon. Kaj laŭ Artikolo 27, ĉiuj rajtas partopreni la kulturan vivon de la komunumo. Kiel esperantistoj bone scias, lingvo estas grava parto de kulturo.

Post pli ol monato, Jeff sendis alian leteron: li diris, ke la hispanparolantoj kaj li protestis, kaj tial la prizonestro komisiis al tradukista firmao aldoni al ĉiu letero anglalingvan resumon, por ke la anglalingvaj gardistoj povu ekscii pri la enhavo. Jeff cetere petis min kontroli, ĉu la firmao efektive havas tradukiston kiu komprenas Esperanton. Mi telefonis al la firmao … kaj post iom da esploro, la deĵoranto tie respondis jese. Linguistica International havas Esperantan tradukiston!

Ni devas danki la malliberulojn pro ilia kuraĝo kaj gratuli ilin pro la sukceso. Estas bone, ke la prizonestro faris rajtigan decidon. Estas bone ankaŭ, ke iu esperantisto laboras por la tradukfirmao.

Dum ni estas feliĉaj pri la bona rezulto ĉi-kaze en Miĉigano, ni nur bezonas rigardi al la tenda malliberejo en konteo Mariposa en Arizono por vidi malrespekton al lingvaj rajtoj.

Ni esperantistoj ofte diras, ke ni estas favoraj al lingvaj rajtoj. Ni ankaŭ diras, ke ni volas utiligi Esperanton. Tiu ĉi estas fekunda agadkampo. Kaj ni havas historion en la gulagoj.

Kiuj estas la lingvaj rajtoj de malliberuloj en via ŝtato aŭ lando?