Presita el Usona Esperantisto № 2015:4

Mi trovis! – paroliga kartludo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-25
[figure]

Tradiciaj vortludoj kiel Skrablo kaj Vorto-Mozaiko povas esti vere atentokaptaj distraĵoj. Foje eĉ tro atentokaptaj. Plej ofte ili konvenas al medita, trankvila etoso (pensu pri kafejo, ekzemple), kie ludantoj povas silente cerbumi pri la intelekta defio.

Foje tamen oni serĉas ludon pli konvenan al festa, ridoplena etoso (pensu ĉi-foje pri trinkejo). Tiukaze, oni eble konsideru la ĉi-numeran ludon.

Pictureka! estas anglalingva kartludo por du ĝis sep ludantoj. Kvankam ĝi estas malserioza afero kun fantaziaj bildoj (kaj infaneca humuro), ĝi instigas kreeman paroladon, kaj tiel ĝi bone taŭgas por malstreĉe ekzerci la lingvoscion. La anglalingva nomo estas kunmetaĵo de Picture (“bildo”) kun Eureka, grekdevena krio por anonci ektrovon. En Esperanto do mi nomas la ludon Mi trovis!

La tuta ekipaĵo konsistas el du kartaroj. La pli granda (78 kartoj) havas nur senvortajn bildojn. Inter ili oni renkontas aferojn jen banalajn (futbal-ludanton), jen bizarajn (marmonstron en aŭtobuso), jen apenaŭ priskribeblajn (lumturon kiu fandiĝis kun diskludilo), sed ĉiam amuzajn.

La dua kartaro (32 kartoj) enhavas mallongajn priskribojn, po du sur karto. (Ekzemple: “io malbonodora; io kun pli ol kvar kruroj”). Do la anglalingva enhavo estas sufiĉe malgranda: nur 64 mallongaj frazoj por enesperantigi. Tion mi jam faris; fine de la artikolo vi trovos ligilon al presebla PDF-dosiero, kiu enhavas Esperanto-versiojn de la priskribaj kartoj.

La kreintoj de Pictureka! proponis kvar ludojn; en ĉiuj, ludantoj devas serĉi bildojn kiuj akordas kun unu el la priskribo-kartoj. Kiam mi ludas kun lernantoj, mi instigas ilin anonci sukceson ne nur per la postulita krio (“Mi trovis!”), sed ankaŭ per klarigo: Kiel la trovita bildo akordas kun la priskribo? Foje rezultas amuza konversacio aŭ eĉ disputo:

“Huhu … MI TROVIS! Vidu: jen priskribo ‘io trinkebla’, kaj jen bildo: anaso flosanta en bankuvo!”

“Nu, kiu trinkas anasojn?”

“Ne la anason, stultulo – la AKVON!”

“Jes, bone … sed ĉu oni vere trinkas akvon el bankuvo? Bleĥ!”

“Tute ne gravas, ĉu ĝi plaĉus al vi. La priskribo estas ne ‘io trinkINDa’, sed ‘io trinkEBLa’ …”

Sekvas reguloj por tri el la kvar proponitaj ludoj; ili estas sufiĉe flekseblaj, kaj oni povas facile agordi laŭbezone. Rimarku, ke en ĉiuj ludoj la “pingveno-karto” estas ĵokero aŭ “ajnkarto”: ĝi akordas kun ajna priskribo.

Ludo 1: Forigu okopon
(rapida, malfacila)

Celo: Forigi ĉiujn viajn ok bildkartojn. Oni forigas karton trovinte sur ĝi bildon, kiu akordas kun priskribo.

Antaŭ ol komenci: Miksu la priskribajn kartojn kaj lasu ilin en stako (kun priskriboj kaŝitaj) meze de la tablo. Miksu la bildkartojn kaj disdonu po ok al la ludantoj. Ludantoj demetu siajn kartojn en kvar stakojn de po du kartoj, kun bildoj videblaj.

Kiel ludi:

  1. Unu ludanto renversu priskriban karton de la stako, laŭtlegu ambaŭ priskribojn, kaj lasu ĝin meze de la tablo (apud la stako) kun ĝia priskribo videbla.

  2. Ĉiu rigardu siajn kvar suprajn kartojn. Serĉu bildon, kiu akordas kun unu priskribo aŭ la alia.

  3. Se oni trovas akordan bildon, oni tuj frapu la koncernan bildkarton sur la priskriban karton kaj kriu “MI TROVIS!”

    Necesas klare priskribi, ĝuste kio en la bildo akordas. Se la aliaj ludantoj konsentas, la akordo estas valida. Se ili ne konsentas, reprenu la bildkarton kaj daŭrigu la serĉadon.

  4. Tiu, kiu ĵus forigis bildkarton nun malkaŝas alian priskribkarton (iru al paŝo n-ro 1) kaj la ludo daŭras.

Kiel gajni: Gajnas la unua, kiu sukcesas forigi ĉiujn el siaj ok bildkartoj.

Ludo 2: Kreema kombino
(malrapida, facila)

Celo: Estu la unua, kiu kolektas kvar priskribajn kartojn.

Antaŭ ol komenci: Miksu kaj disdonu al ludantoj po tri bildkartojn kaj po unu priskriban karton, kun la bildoj/priskriboj kaŝitaj. Metu la restantajn stakojn de bild- kaj priskrib-kartoj meze de la tablo, ankaŭ kun bildoj/priskriboj kaŝitaj. La plej aĝa ludanto prenu du kartojn el la bildkarta stako kaj komencu la ludon.

Kiel ludi:

  1. Kiam vico venas al ludanto, tiu rigardu siajn kartojn. Ĉu iuj tri bildkartoj akordas kun unu el la priskriboj? Se jes, saltu al paŝo n-ro 3. Se ne …

  2. Forigu unu bildkarton (metu ĝin sur stakon de forigitaj kartoj) kaj prenu novan bildkarton. Kontrolu la kartojn denove. Ĉu tri bildkartoj akordas kun unu el la priskriboj? Se jes, iru al paŝo n-ro 3. Se ne: donu du bildkartojn (kun bildoj kaŝitaj) al la ludanto maldekstre; la vico nun iras al tiu. (Reiru al paŝo n-ro 1.)

  3. Laŭte kriu “MI TROVIS!”, montrante la priskribon kaj la tri akordajn bildkartojn. Precize klarigu la akordon.

  4. Se la aliaj ludantoj ne konsentas pri la klarigo, reprenu la tri bildkartojn kaj donu du al la ludanto maldekstre; la vico nun iras al tiu. (Reiru al paŝo n-ro 1.)

  5. Se ĉiuj konsentas, retenu la priskriban karton (sed flankenmetu ĝin) kaj forigu la tri bildkartojn. Prenu tri novajn bildkartojn kaj unu novan priskriban karton. Donu du bildkartojn al la ludanto maldekstre; la vico nun iras al tiu. (Reiru al paŝo n-ro 1.)

Kiel gajni: Gajnas la unua, kiu kolektas kvar priskribajn kartojn.

Ludo 3: Alfabeta serĉo
(rapida, malfacila)

Celo: Rapide trovu en bildoj objektojn, kies nomoj komenciĝas per la celita litero.

Antaŭ ol komenci: Formetu la priskribajn kartojn. La plej aĝa ludanto miksu la bildkartojn, elektu kaj anoncu komenc- kaj fin-literojn (ekz. “A ĝis L”), kaj komencu la ludon.

Kiel ludi:

  1. Kiam vico venas al ludanto, tiu tenu la stakon de bildkartoj en la mano kun bildoj kaŝitaj.

    Laŭte diru la nomon de la sekva litero (ekz. “A”) kaj komencu meti la bildkartojn surtable, unu post alia, kun bildoj videblaj. Ne iru tro rapide: demetu eble po unu karto en tri sekundoj. Metu ilin en vico de kvar kartoj, de maldekstre dekstren, kaj tiam metu la sekvajn kvar kartojn sur la unuajn kvar, kaj tiel plu.

  2. Ĉiuj aliaj ludantoj serĉu objekton kies nomo komenciĝas per la nomita litero.

  3. Trovinte akordon, oni laŭte kriu “MI TROVIS!”

    La trovinto priskribu la trovitan objekton. (Ekzemple: “Jen aglo, kies nomo komenciĝas per ‘A’!”) Se la aliaj ludantoj konsentas, ke tiu objekto vere troviĝas en unu el la videblaj bildkartoj, la trovinto ricevu la koncernan karton. La stako de ankoraŭ kaŝitaj bildkartoj nun iras al la maldekstra ludanto, kaj la ludo daŭras per la sekva litero. (Iru al paŝo n-ro 1.)

  4. La ludo finiĝas kiam oni trovas bildon kiu akordas kun la lasta litero, aŭ kiam ĉiuj bildkartoj estas malkaŝitaj.

Kiel gajni: Gajnas la ludanto kiu havas plej multe da bildkartoj.

Rimedoj kaj ligiloj

Bonvolu rimarki, ke oni vendas plurajn versiojn de Pictureka! Unu versio havas ludobreton kaj ĵetkubojn, alia havas bildojn el Disney-rakontoj, alia temas pri Pasko, ktp. Ĉi tie mi priskribas nur la plej simplan version. Ĝuste nun (je eldontempo) ĝi kostas nur $7 ĉe Amazon.

Preseblaj priskribo-kartoj
Jen presebla PDF-dosiero kun 32 simplaj priskribo-kartoj. Ĝi estas publikaĵo, ne protektita de kopirajto. Kopiu, uzu, kaj ŝanĝu libere.