Presita el Usona Esperantisto № 2015:4

Filmfarado en la fokuso

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-25
[figure]
Reĝisoro Christopher Mihm prelegas ĉe la Kino-Teatro-Festivalo en Raleigh, Norda Karolino. (Foto de Makis Diras.)

Kunlabore kun la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) kaj la Kino-Teatro-Festivalo (KTF), la 12-a programo pri Aktivula Maturigo (AMO) sukcese donis unuan, aŭ daŭrigan trejnadon pri kinoarto kaj filmfarado al pli ol kvardek partoprenantoj ĉe la universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino. La programo okazis inter la 30-a de Junio kaj 9-a de Julio. Efektive, tio estis longigo de la planita seminario, pro la entuziasmo de la partoprenantoj, kaj la dilgenta laboro cele al preparo de videofilmeto.

Ĉirkaŭ sesdek personoj partoprenis. Kune kun membroj de la loka publiko, ni komencis per prelego de la verkisto, reĝisoro, kaj film-faranto Christopher Mihm. Post eldonado de dek sendependaj, plenlongaj filmoj, kvin kun dialoga trako kaj subtitoloj en Esperanto, Christopher priparolis la defiojn kaj sukcesojn de lia aliro al filmfarado, kaj la avantaĝoj, kiujn li vidas pro la aldono de Esperanto al liaj filmoj. Ĉeestantoj ĉerpis multon el lia granda sperto en la metio. Li finis la vesperon per prezento de sia plej lasta filmo.

La cetero de la semajno dividiĝis inter prelegoj kaj similaj instru-sesioj kaj praktika trejnado pri la teknikaj kaj rakontaj metodoj, kiuj subtenas la kreadon de sukcesa videofilmo. La originalan tekston de nia projekto verkis Tim Westover, konata pro siaj romanoj kaj noveloj. Dum la kreado, ni notis la grandan kongruecon inter fikcia kaj ne-fikcia produkto, kaj la foje gravajn distingojn inter la du kampoj. La prelegoj traktis interalie la sekvajn temojn: antaŭplanadon, teknikajn rimedojn kaj bezonojn, fotilojn kaj son-registrilojn, verkadon de scenaroj, tradukadon rilate al filmado, terminologion, kiel atingi la publikon, kaj redaktadon/muntadon. Riĉardo Delamore el Aŭstralio tre interese prezentis pri la interreta televida kanalo Esperanto-TV.

[figure]
La teamo paŭzas dum filmado de unu sceno.

Kerna teamo de 15 homoj daŭre laboris pri la preparo de la filmeto, kun subteno de aliaj partoprenantoj, kiuj ĉeestis unu aŭ pliajn laborsesiojn. AMO-anoj povis sperti kaj spertiĝi en la uzo de la fotiloj/kameraoj, mikrofonoj, sonregistriloj, kaj aliaj aparatoj. Ili lernis ion pri la planado kaj aranĝado de kamera-pozicioj, la elekto de lenso-longoj, elekto de fokuso, kolor-ekvilibro, la traktado de moviĝo de la aktoroj/subjektoj ene de la kadro, kun kaj sen dialogo, longoj de la sceneroj, ŝanĝoj en fotila pozicio de unu scenero al la sekva, mastrumado de natura lumo kaj elektra lumo, reĝisorado, kaj prinotado de ĉiuj okazaĵoj kaj ŝanĝoj. En la studio, ni ekzercis la registradon de sono, por posta kombino kun la filmo. Super ĉio, ni lernis kiom da tempo necesas por plani kaj filmi malmultajn minutojn de fina video.

La redaktado daŭros dum kelkaj semajnoj post la fino de la seminario, kaj anoj de malgranda grupo kunlaboros per Interreto de siaj diversaj hejmoj. Post la fina polurado, ĉiuj povos vidi la mallongan rezulton de tiu grandega laboro per la reto.

La lastan vesperon de la seminario, la grupo spektis kelkajn filmetojn de la antaŭaj KTF kaj NASK, kaj diskutis la fortojn kaj malfortojn de ĉiu ero. Oni prezentis plurajn scenojn el la nuna projekto, kaj la grupo petis spekti ilin plurfoje. Fine, ni parolis pri planoj kaj ebloj por estontaj kunlaboroj kaj projektoj. Multaj partoprenantoj esprimis feliĉon pri la sperto kaj lernado, kiujn ili akiris dum la seminario. Oni voĉis entuziasmon pri la venonta jaro, kaj apliko de la novaj scioj al la bezonoj kaj deziroj de la partoprenantoj kaj de la movado.