Usona Esperantisto № 2015:4

Usona Esperantisto estas oficiala bulteno de ELNA. Nur elektitaj artikoloj el la presita versio aperas sube; por la plena enhavo, bv. vidi la PDF-version.

[figure]
PDF-versio
Usona Esperantisto № 2015:4 in printable PDF form.
Kurso en la urbo, kiu neniam dormas
Tre nekutima Esperanto-kurso okazis ĉi-jare en Novjorko. 12 elstaraj studentoj de la universitato de la Urbo Novjorko (CUNY), sekvis 10-tagan rekt-metodan kurson pri Esperanto en Majo-Junio 2015.
La pentritaj preĝejoj de Teksaso
La pentritaj preĝejoj de kampara Teksaso estas konservendaj, same kiel la misiejoj en San Antonio kaj aliaj pli malnovaj urboj de Teksaso. Ni, kaj teksasanoj kaj ekster-teksasanoj, vizitu ilin kaj helpu konservi ilin.
Filmfarado en la fokuso
Kunlabore kun NASK kaj la Kino-Teatro-Festivalo (KTF), la 12-a programo pri Aktivula Maturigo (AMO) sukcese donis unuan, aŭ daŭrigan trejnadon pri kinoarto kaj filmfarado al pli ol kvardek partoprenantoj.
Mi trovis! – paroliga kartludo
Mi trovis! estas kartludo por inter du ĝis sep ludantoj. Ĝi estas malserioza ludo, kun fantaziaj bildoj kaj humuro foje infaneca, tamen ĝi instigas kreeman paroladon.