Presita el Usona Esperantisto № 2015:3

Ellie kaj la fantomo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
Johano kaj Ellie.

Ĉu vi kredas je fantomoj? Laŭ mi, ili ne ekzistas. Aŭ tion mi antaŭe kredis, sed nun mi ne estas tute certa.

Mi havis onklinon, Jeannie. Mi diras ‘havis’, ĉar ŝi mortis antaŭ tri jaroj. Jeannie ĉiam estis sana, do ŝia morto estis neatendita. Ŝi vivis sola kun sia hundo Ellie. Tial post ŝia morto pasis du tagoj, ĝis finfine najbaro rimarkis ion misan.

Jeannie kaj ŝia hundo Ellie estis ĉiam kune. Eĉ kiam Jeannie vojaĝis, ŝi neniam irus ien, krom se Ellie povus esti kun ŝi en la ĉambro. Ellie estis pudelo – sed ne unu el tiaj hundetoj, kiujn oni povas porti enmane. Ne, ŝi estis granda pudelo, tute nigra. Tian specon de hundo oni bredis por ĉasi kaj gardi. Pudeloj tiaj estas tre altaj kaj fortaj. Ili estas ankaŭ tre inteligentaj kaj ege fidindaj, kaj povas esti tre ferocaj.

Tiun lastan trajton eltrovis policanoj du tagojn post la morto de Jeannie. Ili eniris ŝian domon kaj trovis ŝian korpon en la litoĉambro. Sur la lito, apud la korpo, kuŝis ankaŭ Ellie. Ekde kiam Ellie estis nur eta hundido, ŝi neniam volonte lasis la flankon de Jeannie. Certe Ellie ne planis lasi sian homon tiam, kiam Jeannie estis ŝajne ‘malsana’. La policanoj multfoje provis alproksimiĝi, sed ĉiufoje Ellie ekstaris kaj sovaĝe minacis ilin, poste rekuŝante kun sia mentono sur la manon de Jeannie. Finfine la policanoj decidis pafi la hundon. Sed feliĉe la najbaro memoris, ke fojfoje li veturigis la hundon kun Jeannie al mia bestkuracista oficejo. Do li telefonis al mi, kaj mi alvenis.

Ellie estis evidente soifega kaj tre malforta. Ŝi eĉ ne povis stari sen tremi. Ŝi tuj rekonis min, kaj tial ŝi ne minacis min dum mi malrapide alproksimiĝis. Kompreneble mi ne volis alproksimiĝi al du-tag-aĝa kadavro, sed Ellie ne volis forlasi ĝin. Danke al Dio, ĉio krom la mano estis tute kovrita per litotuko. Kaj feliĉe mankas al mi flarpovo — mi neniam estis tiel dankema pro tio, kiel mi estis tiam. Mi provis tiri la hundon for per ŝia kolumo, sed ŝi nur retrotiris kaj ŝovis la kadavron per sia nazo. Tiel ŝi kutime provis veki sian homon. Mi diris kviete al la hundo, “Jeannie estas for, Ellie. Vi devas veni kun mi, nun. Venu, venu.” Ellie provis veki la kadavron denove. Poste ŝi rigardis mian vizaĝon tre intense, kaj grimpis pene desur la lito.

Ellie estis tiel malforta, ke ŝi preskaŭ kolapsis. Mi devis porti ŝin al mia aŭto. Hundo ne tiom malfortiĝus post nur du tagoj sen akvo, do verŝajne Ellie sidis apud Jeannie de du tagoj antaŭ ŝia morto ĝis du tagoj post ŝia morto. Mi ne volis imagi, kiomfoje ŝi provis veki Jeannie malsukcese.

Post restado de du semajnoj en mia kliniko, Ellie tute resaniĝis. Sed ŝi ne estis tiel gaja kaj afabla kiel antaŭe. Ŝi estis dolĉa hundo, ĉiam dezirante dorlotadon. Sed ĉefe ŝi nur kuŝis en sia kaĝo. Mi zorgis pri ŝi kaj ekzamenis ŝin multfoje, kaj eĉ sendis sangotestojn al laboratorio por determini, kio ĝenis ŝin. Laŭ ĉiuj testoj, tamen, ŝi estis sana.

Post eble kvin monatoj ŝi ŝajnis denove gaja. Dum unu tuta semajno ŝi denove bojis gaje kiam oni eniris la ĉambron, kaj ŝi lekis mian vizaĝon kaj volis ludi kun mi. Je la fino de tiu semajno ŝi bojis preskaŭ senĉese al muro ekster sia kaĝo. Ŝi dancis, saltis, bojis, kaj prenis sian kondukŝnuron en la buŝo. Tio estis kutima signalo, ke ŝi volis promeni ekstere. Strange, tamen, ŝi montris la signalon ne al mi, sed al la muro. Eĉ tiun vesperon, kiam mi forlasis la oficejon, mi povis ankoraŭ aŭdi ŝin bojanta en la kaĝo.

Matene, mia helpanto telefonis la novaĵon al mi: Ellie mortis dum la nokto. Kiam la helpanto trovis ŝin, ŝi ankoraŭ havis sian kondukŝnuron en la buŝo.

Mi neniam sukcesis malkaŝi kialon de ŝia morto. Eble ŝi havis kaŝitan malsanon, kion mi ne estis sufiĉe lerta por diagnozi. Sed mi preferas supozi, ke dum tiu lasta semajno Ellie havis vizitanton tre amatan. Mi preferas supozi, ke Jeannie revenis en tiu lasta nokto por havi la lastan promenon kun Ellie kune — tien, kie ŝi vivas nun.