Presita el Usona Esperantisto № 2015:3

NASK: sidu, parolu, kaj ĝuu!

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
Mara kaj Cassidy.

Kiam mi kaj mia 12-jara filino revenis hejmen de NASK-2015, mi eliris por vespermanĝi kun miaj amikinoj. Unu el ili demandis, “Kion vi faris en Norda Karolino?”

Mi: “Ni ĉeestis Esperanto-kurson …”

Amikino: “Jes, jes, mi scias … sed vi ne nur sidis kaj parolis Esperanton dum la tuta tempo, ĉu? Ĉu vi ne iris ien? Vidis ion?”

Mi: “Nu, ni iris al muzeoj kaj strat-festivalo kaj artfajraĵoj kaj lemur-rifuĝejo, kaj ni ĝuegis ĉion … sed … vi tute ne komprenas. Sidi kaj paroli Esperanton estis la plej amuza afero!”

Antaŭ ol ni alvenis al NASK, ni ne sciis, ĉu ni tiom ĝuus paroli. Fakte, ni eĉ ne certis, ĉu ni povus paroli Esperanton. Ni studis la lingvon dum nur ses monatoj, kaj ni studis hejme, rete. Ni neniam parolis la lingvon kun veraj vivaj homoj.

Du aŭ tri fojojn ni ja provis skajpumi kun afablega brazilano Nazaré, kaj ni pli-malpli komprenis unu la alian. Ni sciis, tamen, ke ŝi estas sperta instruisto de lingvoj. Ŝi parolis klare kaj malrapide, kaj ŝi ofte povis diveni, kion ni volis diri. Sed ĉu ni povus kompreni normalajn homojn? Kaj ĉu ili komprenus nin?

[figure]
Kun instruistoj Liĉjo Miller kaj Paŭlo Gubbins ofte troviĝas pluŝbestoj. (Foto de Cassidy Walker.)

Cetere mi havis alian maltrankvilon. Ni sciis, ke ĉeestos lernantoj el multaj landoj: parolantoj de la franca, la hispana, la portugala, ktp. Sed multaj parolas la anglan. Ĉu ni sentos nin ridindaj, parolante nian malfluan Esperanton kun aliaj parolantoj de la angla, en Usono?

Mi ne devis maltrankviliĝi. Ekde la momento kiam ni alvenis al NASK, ni troviĝis ne en Usono, sed en Esperantujo. Kaj ni rapide sentis nin komfortaj, ĉar ĉiuj aliaj parolis nur Esperanton. (Fakte, dum la ok tagoj de la kursaro, nur unu persono ofte insistis “krokodili” al ni: la altnivela instruisto Paŭlo. Eltrovinte, ke plaĉas al ni Gilbert & Sullivan, ĉiufoje kiam Paŭlo vidis nin, li tuj ekkantis – kompreneble, en la angla. Mia filino Cassidy estis tre imponita de lia rapida, lerta recitado de la kanto I Am the Very Model of a Modern Major General.)

Kiam ni babilis kun Nazaré, ni ridis, ĉar ŝi ofte uzis la vorton “fama”. Ŝajne ĉiuj ŝiaj esperantistaj amikoj kaj konatoj estas “famaj” laŭ ŝi — eĉ ni! Sed ĵus malpakinte la valizojn, kiam ni iris al vespermanĝo, ni neatendite renkontis iun “faman” al ni: la unuan esperantiston kiu helpis nin rete, ĉe lernu.net, Margo. Poste ni eltrovis, ke Margo ja sufiĉe famas kiel unu el la plej gravaj kreintoj de la esperantlingva retejo DuoLingo. Sed por ni sufiĉis, ke ni trovis nian “unuan amikon” en Esperantujo.

Ni manĝis kune kaj babilis, kaj Margo diris, ke nia scio de Esperanto pliboniĝis dum la pasintaj ses monatoj. Ŝi eĉ konsilis, ke eble ni povus sukcesi en la meznivela klaso anstataŭ la postbaza.

Mi rigardis mian filinon nervoze. La postbaza instruisto estis la fama (kompreneble) Ĵenja, kiu rolis kiel “Helena” en Pasporto al la Tuta Mondo. Ni ambaŭ antaŭĝuis studi kun “Helena”. Krom tio, ni apenaŭ parolis Esperanton; ni vere ne taksis nian nivelon “meza”! Sed gravis al ni lerni laŭeble dum nia mallonga tempo ĉe NASK.

“Demandu al la instruisto”, Margo diris.

[figure]
Ĵenja Bondelid ludas ukulelon dum teatraĵo. De maldekstre: Donner Lohnes, Steĉjo Lin, Murray H. Merner, Stephen Lang, Taŝa Koziej. (Foto de Cassidy Walker.)

Do vespere, dum la unua festo por interparoli, ni alproksimiĝis al Ĵenja. Ni interparolis iomete, kaj mi klarigis, ke Cassidy kaj mi komencis lerni samtempe, studis kune, kaj parolas samnivele. Intertempe, Cassidy restis tute silenta. Finfine Ĵenja konsilis al mi provi la meznivelan klason. Tiam ŝi turnis sin al mia filino:

“Pri vi, tamen, mi vere ne povas juĝi la nivelon, ĉar vi ne estas parolinta”, ŝi diris agrable.

Mallaŭte Cassidy respondis, “Mi bedaŭras.”

La vizaĝo de la instruisto lumiĝis per rideto. “Ho! Vi ja komprenas min!”

Efektive ni ege feliĉis en la meznivela klaso. La plejparto de la lernantoj estis pli spertaj kaj pli fluaj ol ni, sed ĉiuj akceptis nin sen plendo. Kaj la instruado estis tute mirinda. Liĉjo kaj lia kuninstruisto Tim instruis per rakontoj, kantoj, ŝercoj, videoj, amuzegaj aktivecoj, kaj eĉ per pluŝbestoj. (Nu, mi supozis ke la pluŝbestoj estas por instrui …) Kaj la instruistoj kaj niaj samklasanoj estis tre amuzaj. Vere, mi ne memoras, kiam mi tiom ridis!

Mi aparte ŝatis, ke la klarigoj ĉiam estis nur en Esperanto. Kiam ni ne komprenis ion, la instruistoj klarigis per vortoj kaj agoj, sed preskaŭ neniam per tradukado. Tial mi komprenis en Esperanto kaj ofte eĉ ne pensis per vortoj en mia denaska lingvo.

[figure]
Eddy Anderson dancas kun Maria Murphy, dum Arono Albrecht violonludas. (Foto de Cassidy Walker.)

Ekster la kursoj ni havis multajn ŝancojn por plibonigi nian Esperanton, per amuzaj ludoj (dankon, Hoss!), interesegaj prelegoj, kaj, kompreneble, “nur sidi kaj paroli”. Ĉe la manĝejo, la pli fluaj esperantistoj volonte nin permesis partopreni iliajn konversaciojn, kaj ni lernis dum ni faris novajn amikojn.

Eble studado dum ferio ne ŝajnas tre amuza al ĉiuj, sed efektive tio estis la perfekta eskapo por ni. Por mi, la kurso okupis mian cerbon, do mi ne povis pensi pri mia laboro kaj aliaj ĉiutagaj aferoj. Por mia filino, mi pensas ke ŝi ege profitis el la sperto de studado kun malsamaĝaj homoj kaj vidi kiel malsama povas esti “lernejo” kiam kaj instruistoj kaj lernantoj volonte elektas ĉeesti. Kaj por ni ambaŭ, ni kreskigis kaj nian lertecon kaj nian memfidon pri Esperanto.

Mi sentas min tre dankema al la ĉefa organizanto Ellen, al la instruistoj kaj aliaj helpantoj, kaj ankaŭ al Cathy Schulze, kies malavara heredaĵo ebligas al lernantoj kiel ni malmultekoste ĉeesti ĉi tiun mirindan kursaron. Se vi havos ŝancon ĉeesti NASK-on, ne maltrafu ĝin!


La junula vidpunkto

de Cassidy Walker

Saluton! Ĉu vi volas iri al NASK venontan someron? Mi ĵus iris al NASK. Mi havas dek du jarojn; do mi iris kun mia patrino. Ni aliĝis por la post-baza kurso, sed ni iris al la mez-nivela ĉar la post-baza instruisto pensis, ke ni estas pretaj por la mez-nivela.

Mia patrino pensas, ke la mez-nivela estis perfekta por ni. Por mi, ne estis facile, sed estis defie.

[figure]
Taŝa Koziej parolas kun Zerbie Hynson dum la interkona vespero. (Foto de Cassidy Walker.)

NASK estas malsama ol mia lernejo ĉar:

  • La instruistoj ne estas ĝenaj.
  • Oni povas sidi kun sia instruisto ĉe tagmanĝo.
  • Oni loĝas proksime al la lernejo.
  • Oni studas dum nur duono de la tago.
  • La instruistoj ne taksas sin pli bonaj ol la lernantoj!

Mi kaj mia patrino prezentis raporton al la klaso. Mi tre ĝuis tion. Kaj poste mi rakontis al la klaso pri Arakna, Atena, araneo, ktp.

Estas iomete strange iri al lernejo en somero, sed la kurso daŭras nur ok tagojn! Mi ŝatis NASK-on, kvankam ĝi estis iomete defia.

Kiam mi alvenis ĉe NASK, la plejparto de la lernantoj estis plenkreskuloj. Mi dezirus, se mi irus denove, ke ĉeestu pli multaj infanoj.

Mi volas iri denove al NASK se mi povos.